El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Promenado tra Ŝanhajo

| 2013-10-12
Bookmark and Share

Pietro Fiocchi

 


Ŝanghajo. Antaǔ ol komenci longa promenado tra la urbo mi trinkas indonezian kafon kaj skribas kelkajn notojn

 

    Al Ŝanghajo mi flugis vespere la 1-an de oktobro dum la ferioj de la Nacia Tago. Jam de longe mi deziris viziti la urbon, unue ĉar ĝi estas iom la simbolo de la ĉina revo: Ŝanhajo por ĉiuj en la mondo estas la centro por komerco kaj financo en ĉinio, en ĝi troviĝas la sidejo de la Ŝanghaja Organizo pri Kunlaborado (www.sectsco.org), grava regiona organizo pri kiu mi multe okupiĝis kiam mi laboris en Italio kiel ĵurnalisto.

 

    Unu ĉina amikino Irene, loĝanta en Ŝanghajo, post longa klopodado sukcesis interrete aĉeti la biletojn por mi nur kelkajn tagojn antaǔ la forflugo. Fakte mi havis bonegan ŝancon ilin trovi ĉar en Ĉinio dum la naciaj ferioj vojaĝas milionoj da homoj, kiuj ofte aĉetas kelkajn monatojn antaǔ la ferioj la tutajn biletojn por veturi aǔ flugi tra la lando.

 


Strateto simila al tiu de suda Italio, kiun mi aparte ŝatis. En la fono estas homoj ludantaj maĝangon.

 

    Kun Irene mi konatiĝis antaǔ kelkaj jaroj en Istanbulo, kie la Istanbula Teknika Universitato invitis nin kaj aliajn junajn geprofesiulojn el la tuta mondo partopreni seminarion pri komerco en Turkio. En tiu okazo mi konatiĝis ankaǔ kun aliaj ĉinoj, kiujn mi akompanis tra la stratetoj kaj teejoj de la antikva urbo, iam la orienta Romo. Ekde tiam Irene kaj mi restis en kontakto kaj ŝi plurfoje invitis min viziti Ĉinion kaj sian mirindan urbon. Pasis kelkaj jaroj, sed restis en mi la intenco sperti Ŝanghajon. Finfine mi havis la okazon.

 

    Gastigis min la fianĉo de Irene, Jack, tre agrabla homo, kiu el sia vilaĝo transloĝis al Ŝanghajo, kie li laboras kiel kemiisto. Irene zorgis pri ĉio. Ne nur ŝi aĉetis flugbileton por mi, sed ŝi ankaǔ volis ekscii kiujn urbojn mi intenciis viziti por eventuale tie trovi por mi inter siaj geamikoj gastiganto kaj promenad-akompananto. Mi devis iomete insisti por ke ŝi akceptu okupiĝi nur pri mia restado en Ŝanghajo. Foje en tiaj aferoj la ĉinoj estas pli zorgemaj ol la turkoj, kies memorindan gastigemecon mi jam plurfoje spertis.

 


Ĉiutaga vivo en la urbo 

 

    La sekvan tagon post mia alveno Jack diris al mi, ke li montros al mi la urbon. Nia promenado komencis frumatene: unua etapo estis la Yuyuan-Ĝardeno, kiu estas la origina koro de la urbo. Tie li demandis min: kion vi preferas vidi? Mi respondis, ke por mi ĉiuj anguloj de la urbo estis interesaj, tamen mi deziris unue promeni tra la vojoj de la malnova urbo, iom for de la novegaj imponaj konstruaĵoj, tie kie foje la ĉiutaga vivo ŝajnas pli aǔtentika kaj la homoj pli veraj.

 


Itala picejo en Tian Zi Fang, tipa kvartalo kun ruĝaj dometoj kaj kafejoj

 

    Aparte impresi min du kvartaloj, unu troviĝas ĉirkaǔ la strato Wang Jia Matou, la alia estas Tian Zi Fang, ambaǔ sufiĉe proksimaj al la urbocentro. En la unua estas multe da malnovaj butiketoj en kiuj ili produktas aǔ reparas ŝuojn, vendas teksaĵojn aǔ freŝ-bakitajn manĝaĵojn. Mi tre ĝuis la promenadon en tiuj stratetoj, la tieajn homojn sidante babilantajn kaj ludantajn maĝangon surstrate aǔ okupitajn en la kutimaj simplaj sed necesaj aferoj. Ĉio rememorigis al mi pecojn da vivo en la italaj urbetoj, precipe en la sudaj. En la alia kvartalo estis aro da ruĝaj malnovaj dometoj, laǔ loka diro franc-stilaj. La plimulto el ili nun estas laǔmodaj kafejoj kaj restoracioj, kie gejunuloj ĉinaj kaj alilandaj kutimas renkontiĝi. Tiu ĉi loko similas, precipe laǔ sia animo, iom al Trastevere, kiu estas antikva popola kvartalo de Romo, nun plena je picejoj kaj drinkejoj, kie pluraj generacioj de gejunuloj pasis longajn vesperojn kun geamikoj ĝuantaj la malstreĉitan gajan etoson de la eterna urbo.

 


Vespermanĝo kun Profesoro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanghaja Esperanto Asocio 

 

    Devigaj etapoj estis certe ankaǔ tiuj tutmonde konataj partoj de Ŝanghajo: la Nankina Strato, la bulevaro laǔ la Pudong-rivero kaj la Pudong-kvartalo, kun sia nekonfuzebla televid-turo, kie mi renkontiĝis, konatiĝis kaj vespermanĝis kun Wang Minhao, la prezidanto de la Ŝanghaja Esperanto Asocio, mirinda klerulo (li estas lingvisto kaj sociologo) kaj fervora esperantisto. Ni malmulte manĝis, tamen longe priparolis Movadajn aferojn. Kiel bele estas diskutadi kun sincera samideano! Li klarigis al mi kelkajn bazajn dinamikojn pri socio, lingvo kaj ĝia uzado. Ni eĉ pripensis strategiojn por la disvastigado de Esperanto, lingvo kiu pro siaj karakterizoj povus ege utili ne nur al homoj, sed ankaǔ al registaroj por programoj de internacia kunlaborado, precipe pri kulturo kaj turismo. De la teorio al la praktiko la paŝo estas longa kaj certe ni ambaǔ konsciis, ke oni devas daǔre pacienci kaj klopodi por atingi dumvoje kelkajn rezultojn. Mi nepre serĉos kaj legos kelkajn el liaj eseoj pri la temo, ankaǔ por pli bone kompreni kiel en Ĉinio oni perceptas la aferon.

 


Kune kun Irene kaj Jack dum tagmanĝo en vegetarana restoracio 

 

    La lastan tagon en Ŝanghajo, antaǔ ol reflugi al Pekino, Irene kaj Jack invitis min tagmanĝi en budha vegetarana restoracio, unu el la multaj ejoj de la vigla urbo en kiu oni povas gustumi frandaĵojn kaj malstreĉiĝi.

 


Nokta Ŝanghajo. Mi fotis de teraso sur la lasta etaĝo de domego en la urbo centro. 

 

    La etoso en Ŝanghajo estas tute malsimila de tiu en Pekino, ĝi ravis min, tamen tri tagojn ne sufiĉas por profunda kompreno, kvankam la unuaj impresoj estis tre pozitivaj.

 

    La reflugo al la ĉefurbo estis terura pro tajfuno en la suda Ĉinio. Mi iom timis. Bonŝance apud mi sidis ĉina junulino, kiu perfekte scipovis la anglan kaj kiel mi maltrankviliĝis. Ni komencis interparoli kaj tiom intense babilis pri ni mem, niaj aferoj, ke preskaǔ forgesis la tiaman ne feliĉan sperton. Mi eĉ klopodis konvinki ŝin eklerni Esperanton kaj eble ne sensukcese: ŝi volis pli kaj pli ekscii, donis al mi sian vizit-karton por ke mi sendu al ŝi pli detalajn informojn kaj ligilojn de rilataj retejoj. Ŝajne ŝi estis tre scivolema.

 

    En la buso de la flughaveno al Xidan, loko relative proksime al mia loĝejo, sidis apud mi viro, ankaǔ li babilema. Atinginte la haltejon li demandis min kie mi loĝas kaj eksciante ke ni estas pli-malpli en la sama kvartalo proponis al mi veturi per unu taksio. Mi tuj jesis por kundividi la elspezon. Kiam ni estis en la ĉirkaǔaĵoj de mia pekina hejmo kaj mi volis pagi mian parton de veturo, tiu viro ne permesis tion al mi: "vi estas mia gasto, bonan nokton!". Ĉinio estas iom stranga lando, tamen ĉiam plena je surprizoj.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments