El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazos en Zaozhuang

| 2013-10-10
Bookmark and Share

Testo de CHEN JI kaj fotoj de ZHAO XI

 


En la kunvenejo 

 


S-ro Guo Xiaoyong donas detalajn sugestojn al la ellaborado de la raporto pri la laboro de ĈEL en la pasintaj kvar jaroj kaj esprimas sian ekspekton al la laborplano de la ligo por la venontaj jaroj. 

 


S-ino Chen Shi prezentas la principojn kaj regularon de elekto de la konstantaj komitatanoj. 

 

    La 9-an de oktobro la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) okazigis en sia kunvenejo la kunvenon de sia konstanta komitato, kiun prezidis s-ino Zhao Jun, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio. La kunvenon ĉeestis s-ro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de ĈEL, Chen Shi, Yu Tao kaj Zhao Jianping, vicprezidantoj de ĈEL kaj pli ol 20 konstantaj komitatanoj.

 

    En la kunveno la partoprenantoj diskutis pri la enhavo de la okazonta Ĉina Kongreso de Esperanto. S-ro Guo Xiaoyong, donis detalajn sugestojn al la ellaborado de la raporto pri la laboro de ĈEL en la pasintaj kvar jaroj kaj esprimis sian ekspekton al la laborplano de la ligo por la venontaj jaroj. S-ino Chen Shi prezentis la principojn kaj regularon de elekto de la konstantaj komitatanoj.

 

    En la kunveno s-ro Wang Ruixiang, asistanta sekretario de ĈEL kaj direktoro de la oficejo de la ligo prezentis la preparadon de la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kiu kun la temo "Esperanto -- Nova ŝanco, nova platformo, nova aspiro" laŭplane okazos inter la 15-a kaj la 17-a de novembro en la Zaozhuang-a Universitato en la provinco Shandong en orienta Ĉinio. Laŭ Wang Ruixiang la kongreso estas atendita akcepti pli ol 400 partoprenantojn el diversaj lokoj de Ĉinio kaj tiuj el aliaj landoj. La kialoj por la atendata kresko de partoprenantoj kuŝas en tio, ke unuflanke la kongresejo -- Zaozhuang havas oportunan trafikreton. Ekspresaj trajnoj kaj ŝoseoj povas facile kaj rekte atingi la urbon Zaozhuang, tio faciligas la vojaĝon de la partoprenantoj; aliflanke multaj studentoj de la Zaozhuang-a Universitato lernis Esperanton kaj en la urbo viglas la E-aktivadoj kaj e-istoj, ĉifoje profitante de la gastigantaj avantaĝoj ili povas en sia hejmloko sate ĝui la Esperantan etoson.

 

    Por ĈEL 2013 estas elekta jaro, en la kongreso por la partoprenantoj estas necesa ekzameni la raporton pri la laboro de ĈEL en la pasintaj kvar jaroj, kaj intertempe elektiĝos nova estrararo kaj konstanta komitato de la ligo. Krom tiuj oficialaj proceduroj la kongreso ankoraŭ havos enhavoriĉajn programerojn, nome diskutojn por siaj kvar fakaj sub-asocioj, diskutajn kunvenojn, seminariojn, viziton al E-muzeo kaj aliajn amuzajn programerojn.

 

    Estas atendinte, ke la kongreso konstruos por la ĉinaj e-istoj platformon por komuniki per Esperanto kiel la temo de la kongreso kaj donos al ili freŝan kaj ĝojigan renkontiĝon.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments