El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekonomia Ŝtatestra Kunveno sub APEK okazos en Pekino

| 2013-10-10
Bookmark and Share


Zhao Huimin (meza) en la gazetara konferenco  

 

    La 8an de oktobro en Bali, Indonezio, Zhao Huimin, direktoro de la Oficejo pri Eksteraj Aferoj sub la pekina magistrato, diris en la gazetara konferenco, ke en la jaro 2014 la Ekonomia Ŝtatestra Kunveno sub la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo (APEK) okazu ĉe Yanxi-lago, antaŭurbo de Pekino, kaj pro tio Pekino rapidigos sian konstruadon por ke ĝi fariĝu monda urbo.

 

    En la gazetara konferenco Zhao informis urban preparadon por okazigi la kunvenon. Li diris, ke la venontjara kunveno okazos ĉe Yanxi-lago, 50 km for de la centro de Pekino. Sur la koncepto de malmultkarbona vivmaniero, natura ekologio kaj mediprotekto, post la konstruado la kunvenejo en Yanxi-lago atingos 100% en konsumo de pura energiofonto, traktado de malpura akvo kaj rubaĵoj.

 

    En Pekino jam okazis Olimpikoj kaj aliaj grandaj internaciaj eventoj, kaj oni akumulis multajn spertojn. Nun la pekina magistrato kaj koncernaj departementoj jam komencis preparon de la kunveno, kaj jam kompletiĝis retpaĝaro kaj dezajno de simbolo de la kunveno.

 

    Parolante pri Indonezio, gastiganto de la ĉijara kunveno de APEK, Zhao diris, ke zorgema aranĝo de la gastiganto lasis al la ĉeestantoj profundan impreson. Pekino lernos de Indonezio sukcesajn sperton kaj praktikon.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments