El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Okcidentiga Movado

| 2013-10-10
Bookmark and Share

    De la sesdekaj ĝis la naŭdekaj jaroj de la 19-a jarcento leviĝis tajdo de okcidentiga movado inter la regantoj de King-dinastio. La tiel nomata okcidentiga movado estis klopodo de parto de la ĉinaj burokratoj-militaristoj sub la helpo de eksterlandaj agresantoj, por fondi militan kaj civilan industriojn kaj starigi modernajn ter- kaj mararmeojn sub la slogano de "sinpotencigo" kaj "strebado al riĉiĝo de la lando", kun la celo subpremi la revoluciajn movadojn de la ĉina popolo kaj sekurigi sian feŭdan regadon. Siatempe oni nomis ilin "okcidentiga grupo". Iliaj ĉefaj reprezentantoj estis Ji Hin, Zeng Guofan, Li Hongĝang, Zuo Zongtang kaj aliaj.

 

    La okcidentiga movado iom post iom disvolviĝis sub la ligiĝo de la ĉinaj kaj eksterlandaj kontraŭrevoluciaj fortoj dum la subpremado de la revolucia movado de la Tajping-a Ĉiela Regno.

 

    La kamparana insurekcia milito kun la revolucio de la Tajping-a Ĉiela Regno kiel la centro peze batis la reakcian regadon de King-dinastio. En la komenco de la sesdekaj jaroj la reĝimo de King-dinastio jam estis radikale ŝancelita, tial pro timego antaŭ armiloj de imperiismo kaj bezono por subpremi la popolon princo Ji Hin de la centra registaro kaj la lokaj militaristoj Zeng Guofan, Li Hongĝang, Zuo Zongtang kaj aliaj senskrupule genuiĝis antaŭ la agresantoj por "subpremi la popolon per helpo de fremdlandaj trupoj", prenante tion kiel metodon por savi la feŭdan regadon de pereo. Post la subpremado de la revolucio de la Tajping-a Ĉiela Regno, Li Hongĝang prezentis raporton al imperiestro Tongĝi en la jaro 1864, en kiu li diris: "La ĝusta vojo por ordigi la landon troviĝas en sinpotencigo; por sinpotencigo en la nuna situacio plej grave estas trejni la armeon; kaj tiucele oni devas unue fabriki armilojn." Tio signifis, ke fabriki armilojn estis la plej grava afero por defendi ilian reakcian regadon. Tiel ili komencis sian okcidentigan agadon antaŭ ĉio de la milita industrio sub la ŝildo de "sinpotencigo".

 

    La "okcidentiga grupo" ne nur importis fremdlandajn pafilojn kaj kanonojn, sed ankaŭ mem fondis nombron da fabrikoj por mem fari municion kaj militŝipojn. Inter ili la relative grandaj estis la Giangnan-a Ĝenerala Maŝinfabriko, la Fuĝoŭ-a Ŝipkonstruejo kaj la Tiangin-a Maŝinfabriko. Krome ankaŭ lokaj burokratoj de iuj provincoj starigis nombron da militaj fabrikoj.

 

    La milita industrio fondita de tiuj burokratoj estis funkciigata per helpo de fremdlandaj inĝenieroj, teknikistoj kaj laboristoj, ekipita tute per alilandaj maŝinoj kaj provizita per importitaj krudmaterialoj inkluzive de fero kaj karbo. Kaj la administra povo super tiuj entreprenoj estis en la manoj de Zeng Guofan, Li Hongĝang kaj aliaj. La produktiveco de tiuj fabrikoj kaj la kvalito de iliaj produktaĵoj estis malaltaj, ĉar la tuta kapitalo investita por konstrui ilin devenis de la imposto de la registaro, ilia produktado ne celis interŝanĝon kaj la burokratoj estis fraŭdemaj kaj la administrado tre fuŝa. Ekzemple, la Giangnan-a Ĝenerala Maŝinfabriko povis fari nur jam delonge eksmodiĝintajn musketojn, kaj la Fuĝoŭ-a Ŝipkonstruejo povis kopii nur la malnovan tipon de eksterlando. La fakto pruvis, ke la produktoj de ilia milita industrio absolute ne taŭgis por rezisti kontraŭ eksterlandaj agresantoj kaj estis uzataj nur por masakri la popolon kaj subpremi la revolucion. Eĉ Li Hongĝang ne povis ne konfesi: "La armiloj estas uzeblaj por ekstermi la enlandajn banditojn. Ĉu ili taŭgas por rezisti kontraŭ la eksterlandaj agresantoj, mi ne kuraĝas certigi."

 

    Kun la fondiĝo de la milita industrio en la sesdekaj jaroj, pli kaj pli grandiĝis la bezonataj kvantoj de krudaj materialoj kaj hejtaĵoj, senĉese intensiĝis transportado kaj multege da mono estis bezonata por funkciigi la militan industrion kaj salajri la kolosan armeon. La "okcidentiga grupo" forte sentis mankon de monrimedoj, tial ili proponis "nepre prosperigi la komercon" por sinpotencigo. En la komenco de la sepdekaj jaroj de la 19-a jarcento ili sin turnis al la tiel nomata "strebado al riĉiĝo de la lando" kaj komencis fondi la civilan industrion por antaŭenpuŝi la militan industrion. Inter la fame konataj entreprenoj fonditaj de ili estis la Ŝanhaja Buroo de Vaporŝipa Transportado, la Kajping-a Minejo kaj la Ŝanhaja Teksejo.

 

    En la komenca periodo tiuj entreprenoj prenis la formon de "investado per privatuloj sub la kontrolo de la registaro", t.e. la investo estis de privatuloj kaj la registaro nomis direktoron (fabrikestron) por supervidi kaj administri la entreprenon. Ĉar tiuj entreprenoj estis superregataj de burokratoj kaj militestroj, la entreprenoj fariĝis burokratismaj. Krome la burokratoj fraŭdis malprofite al la investintoj. Tio grave kompromitis la aktivecon de privatuloj en la investado. Ni prenu la Ŝanhajan Teksejon kiel ekzemplon. Ĝi estis la unua teksejo starigita de la okcidentiga grupo. Ĝiaj teksiloj estis importitaj el Britio kaj Usono, kaj la dungitaj inĝenieroj estis el Usono. La teksejo komencis produktadon nur post okjara preparado, pro ĉikanado de la usonaj inĝenieroj, fuŝa mastrumado de feŭdaj burokratoj kaj nesufiĉo de kapitalo. Pro fraŭdado kaj laŭplaĉa disipado fare de la ŝtatoficistoj la teksejo suferis grandajn malgajnojn.

 

    Por praktiki ekonomian monopolon la burokratoj pledantaj okcidentigon klopodis por akiri al si politikajn kaj ekonomiajn privilegiojn. Ekzemple, kiam Li Hongĝang fondis la Ŝanhajan Teksejon, li petis sankcion de la registaro, ke privataj komercistoj rajtas nur investi al la jam fondita teksejo, sed ne fondi novan memstare, dum dek jaroj. Poste estis plie difinite, ke en la tuta lando "dum dek jaroj estas malpermesite pliigi spindelojn kaj teksilojn" krom la jam funkciantaj. Tio malhelpis kaj malebligis la disvolviĝon de la nacia industrio, reduktis la forton de la ĉina kapitalo en konkurenco kun la eksterlanda kapitalo favore al la eksterlandaj burĝoj en plivastigo de ilia merkato en Ĉinio. Por elturniĝi el la fiasko en prosperigo de la komerco la pledantoj por okcidentigo aplikis ankaŭ la sistemon de kuna administrado inter privatuloj kaj la registaro, sed ankaŭ tiu klopodo ne donis la deziritan rezulton. Fine, el ilia "strebado al riĉiĝo de la lando" restis nur trompa ŝildo.

 

    Post la sepdekaj jaroj de la 19-a jarcento imperiistoj intensigis sian agresadon al Ĉinio. Japanio, la cara Rusio, Britio, Francio kaj Germanio unu post alia okupis lokojn de niaj limregionoj kaj marajn havenojn, kaj la registaro de King-dinastio alfrontis novan seriozan minacon. Por defendi la dinastion la okcidentiga grupo plifortigis sian aktivadon kun starigo de novaj ter- kaj mararmeoj kiel la centro.

 

    Ankoraŭ dum la tempo ĉe la finiĝo de la Dua Opia Milito la registaro de King-dinastio jam konsentis, ke la agresantoj helpu ĝin trejnadi la ĉinan armeon. Unue ĝi toleris per silento al usonano Ward organizi Fremdajn Musketajn Trupojn, kiuj estis reorganizitaj kaj plivastigitaj sub la nomo Ĉangŝenggjun en 1862, samjare permesis krome al unu franco kaj unu brito organizi novajn trupunuojn moderne ekipitajn, kiuj ludis nur ferocan kaj fian rolon en subpremado de la revolucio de la Tajping-a Ĉiela Regno.

 

    Laŭ sankcio de la ĉefministro de King-dinastio en 1875, estis asignita la sumo de 4,000,000 da taeloj ĉiujare por starigi flotojn en dek jaroj por la norda, suda kaj orienta maroj. Kvankam ili starigis la mar-armeon sub la ŝildo de rezisto kontraŭ la eksterlandaj agresantoj, tamen, kiam okazis vere milito kontraŭ agresantoj, ili plenumis la kapitulacan politikon, t. e. "malvenko certe estas malbono, tamen ankaŭ venko alportos nur komplikaĵojn". Dum la Ĉina-Franca Milito 1884-1885, kvankam parto de patriotaj oficiroj kaj soldatoj brave batalis kontraŭ la malamikoj sur la maroj, tamen sub la kapitulacisma linio kaj pro la fakto ke la flotoj ĉiu komandata de aparta admiralo, unu ne submetita al alia, rezulte la Fugian-a floto, multjare kulturita de la okcidentiga grupo komplete dronis en la maro kaj ankaŭ la sudmara floto suferis perdon.

 

    La malvenko de Ĉinio en la Ĉina-Franca Milito signis la unuapaŝan bankroton de la okcidentiga agado. Sed Li Hongĝang ĉerpis neniun lecionon el tio, ne domaĝis grandegan sumon por aĉeti novajn militŝipojn el eksterlando sub la preteksto ke la memfaritaj militŝipoj ne povas rivali kun la fremdlandaj, por rapidigi la konstruon de la Nordmara Floto.

 

    Tiu floto estis ne nur armita per tekniko kaj ekipaĵoj de imperiismo, sed ankaŭ komandata kaj trejnata tute de fremduloj. Fakte, ĝi estis regata de britaj kaj germanaj imperiistoj.

 

    El ĉio entreprenita de la okcidentiga grupo, la konstruado de la Nordmara Floto konsumis plej multe da tempo kaj mono. Kaj ili tre kontentis pri la ŝajna potenciĝo. Li Hongĝang fanfaronis: "Koncerne la situacion de la pordo de Bohaj-maro nun ĝi jam estas neŝanceleble fortika." Sed, kiel statis la fakto? En la jaro 1894 eksplodis la Ĉina-Japana Milito. Li Hongĝang metis ĉiujn siajn esperojn sur interpacigadon pere de imperiistoj, tial li malpermesis al la Nordmara Floto ĉian militpreparon. Kiam la unua batalo finiĝis malfavore al Ĉinio, Li estis terurita de la arogantaj agresantoj kaj malpermesis al la Nord-mara Floto elnavigi el Vejhajvej por fari militon. Poste ankaŭ la terarmeo de King-dinastio estis komplete venkita, kaj la Nordmara Floto falis en sieĝadon de japanaj militŝipoj kaj tute pereis.

 

    Tiu malvenko tute deŝiris la maskon de "sinpotencigo" kaj "strebado al riĉiĝo de la lando" pleditaj de la okcidentiga grupo, kaj malkaŝis ilian reakcian putran esencon de kapitulaco kaj naciperfido. Dum ilia plurjara aktivado por okcidentigo, Ĉinio ne nur ne fariĝis riĉa kaj potenca, sed eĉ falis pli profunden en la abismo de duonkoloniismo. En tiu tempo la fremdlandaj agresantoj pliintensigis politike, milite kaj ekonomie sian superregadon en Ĉinio, kaj samtempe pli strikte ligiĝis kun la ĉinaj feŭdaj fortoj. La okcidentiga grupo fariĝis ĉiam pli kompradoreca[1], kaj la fortoj de ĉinaj burokratoj-kompradoroj kreskadis paŝon post paŝo. Krome, kun la disvolviĝo de la moderna industrio ankaŭ la ĉina laborista klaso kreskadis. La bankroto de la okcidentiga movado atestis, ke Ĉinio povas vere riĉiĝi kaj potenciĝi nur, kiam la regado de imperiismo, feŭdismo kaj burokrata kapitalismo estas plene renversita.

 

    [1]. Kompradoro — Indiĝena komercisto servanta kiel aĉeta agento de fremda negocisto en kolonia aŭ duonkolonia lando.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments