El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej alta homo vizitis Ŝanhajon

| 2013-10-10
Bookmark and Share


Sultan Kosen en strato de Ŝanhajo  

 


La plej alta homo Sultan Kosen en Ŝanhajo  

 

    Komence de oktobro Sultan Kosen, la plej alta homo en la mondo, estis invitita al la 1-a Festivalo pri Turka Kulturo kaj Ambrozio okazinta en Ŝanhajo, municipo de Ĉinio en la orienta parto de la lando. Sultan Kosen estas 30-jara junulo kun la alteco je 2,51 metroj kaj sin prezentas kiel la plej alta homo en la mondo, tamen liaj familianoj, la gepatroj kaj la gefratoj, havas la staturon en ordinara alteco. Akompanate de ĉinaj kaj turkaj amikoj, li faris promenadon en la homplenaj lokoj de la urbo. Lia apero en stratoj donis miron al lokanoj. Multaj urbanoj montris siajn scivolemon, amikecon kaj bonvenon, kaj proksimiĝis al li por fotado. Same Sultan Kosen faris respondon kaj reciprokis saluton kun rideto, mansvingante.

 

    Kiam Sultan Kosen estis demandita ke kiom da landoj li vizitis, la lasta humure respondis: "Vi devas demandi al mi, kiom da landoj mi ankoraŭ ne vizitis." Ĉar li jam veturis al multegaj lokoj kaj eĉ ne povas memori ilin ĉiujn. Li diris, ke la vizito al Ĉinio estas lia deziro ĉiama, kaj nun ĝi realiĝis, do, li estas tre ĝoja pro tio.

 

    Pri la opinio al la urbo kaj la lando, Sultan Kosen diris, ke kiam li atingis Ŝanhajon en la 3-a de oktobro, li vidis, ke kvankam ne multaj ŝanhajanoj estas tiel altaj, tamen la altaj domoj estas sufiĉe multaj, kaj ties kvanto superis lian imagon. Dum sia kelktaga restado, li trovis ke ĉinaj popolanoj estas tre amikaj kaj entuziasmaj. Li esperas, ke la ĉi-foja vizito kaj la festivalo pri Turkio donos bonŝancon al la urbo Ŝanhajo, al Ĉinio kaj al Turkio, al la popoloj de la du landoj kaj ankaŭ al li mem.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments