El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La Ĉina-Franca Milito

| 2013-10-09
Bookmark and Share

    En la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento eksplodis milito inter Francio kaj Ĉinio. Tra akva vojo la francaj trupoj agresis apudmarajn provincojn kaj urbojn de Ĉinio, samtempe aliaj trupoj okupis Vjetnamion kaj tra Vjetnamio invadis la ĉinajn sudokcidentajn provincojn. Fronte al la agreso tre indigniĝis la ĉina popolo. La amasoj kaj patriotaj oficiroj kaj soldatoj firme batalis kontraŭ la franca agreso kaj akiris multajn venkojn. Sed la reakcia kaj putra registaro de King-dinastio aplikis kapitulacisman linion, tiel ke la venkinta Ĉinio malvenkis, dum la venkita Francio venkis.

 

    En la mezo de la 19-a jarcento Francio jam okupis la sudan parton de Vjetnamio kaj sin preparis por engluti la nordon. Sed, pro sia malvenko en la Prusa-Franca Milito, Francio devigite ĉesigis portempe la pluan agreson al Ĉinio kaj Vjetnamio. En la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento, Francio jam refreŝigis sian forton kaj ĝia financa kapitalo ekspansiis tre rapide, kio pretigis kondiĉojn al Francio por denove militakiri koloniojn.

 

    Kiam la francaj trupoj invadis la nordan parton de Vjetnamio kaj minacis la sudokcidentajn landlimajn regionojn de Ĉinio, la ĉina popolo forte postulis, ke la registaro de King-dinastio rezistu kontraŭ Francio. Sed la efektiva reganto de King-dinastio Imperiestra Patrino Cihi kaj grava ministro Li Hongĝang aplikis kapitulacisman linion. La francaj trupoj unue atakis trupojn de King-dinastio kaj per tio komenciĝis la milito. La King-dinastia registaro devigite rezistis kontraŭ la agreso de Francio, sed samtempe ĝi senĉese klopodis por kompromisi kun Francio, tiel ke la justa kaj kontraŭagresa Ĉinio en la milito suferis plurajn malvenkojn tuj post eksplodo de la milito.

 

    En julio de 1884, la floto de la Franca Ekspedicio komandata de la ĉefo Courbet entrudiĝis en la buŝon de Mingiang-rivero de Fugian-provinco kaj ankris en la milita haveno Mavej fronte al la ŝipoj de la Ĉina Fugian-a Floto. La ĉefo de provincoj Fugian kaj Ĝegiang He Ging, ŝipkonstrua ministro He Ĵuĝang kaj aliaj grandaj burokratoj estis fanfaronaj kapitulaculoj. Antaŭ la agreso de francaj militŝipoj, ili faris nenian preparon kaj eĉ malpermesis al la Fugian-a Floto unue kanoni al la agresantoj, instrukciante, ke kiu malobservos, tiu estos kondamnita al morto, malpermesis disdoni municion antaŭ komenciĝo de batalo kaj malpermesis al la militŝipoj malankri sen ordono. Tio metis la Fugian-an Floton en situacion tre maloportunan.

 


La Armeo de Nigra Flago rezistas al la franca agresa armeo. 

 

    En aŭgusto de la sama jaro la francaj agresantoj atakis Tajvan de nia lando, detruis la kanonaron de Gilong kaj surteriĝis tie. La garnizono de Tajvan faris firman reziston, mortigis kaj vundis pli ol 100 francajn soldatojn kaj sukcese repuŝis la francajn trupojn. Poste, la franca floto turniĝis al Fuĝoŭ. En la posttagmezo de la 23-a de aŭgusto la francaj militŝipoj en la haveno Mavej subite ekkanonis. La ĉinaj militŝipoj haste malankris kaj rezistis, kaj iuj el ili estis dronigitaj antaŭ ol ili havis la tempon por levi la ankrojn. En malfavora situacio, la subaj oficiroj kaj soldatoj de la Fugian-a Floto faris bravan reziston. La militŝipo "Ĝenvej" estis vundita je pluraj lokoj, sed antaŭ ol ĝi dronis, ĝi hisis la ĉinan flagon kaj faris al franca militŝipo lastan pafon, kiu grave vundis ĝian ŝipestron. La militŝipo "Fuhing" sola sturmis inter francajn ŝipojn kaj forte atakis ilian flagŝipon. Sed la municia kajuto de la ŝipo malfeliĉe estis trafita de obuso kaj eksplodis, kaj la tuta ŝipanaro martiriĝis. La 11 ŝipoj de la Fugian-a Floto estis dronigitaj unu post alia, kaj ankaŭ la Ŝipkonstrua Fabriko Mavej estis detruita en kanonado de la malamikoj.

 

    La ekspansiigo de la agreso de Francio vekis senkomparan indignon de la ĉina popolo. En apud-maraj lokoj senĉese okazis eventoj de detruo de preĝejoj kaj forpelo de fremdlandaj misiistoj. Transmaraj elmigrintoj entuziasme donacis monon por helpi la popolanojn de la patrolando en ilia batalo kontraŭ la agreso. La ĉinaj laboristoj de Hongkong strikis por oponi kontraŭ la francaj agresantoj. Ŝipkonstruaj laboristoj rifuzis ripari francajn militŝipojn kaj dokistoj rifuzis ŝarĝi kaj malŝarĝi ŝipojn per francaj varoj.

 


Uniformo de franca soldato predita en la Ĉina-Franca Milito 

 

    En oktobro la francaj trupoj refoje okupis Gilong kaj atakis Tajbej. La armeo kaj popolo de Tajvan obstine rezistis, venkis la francajn agresantojn en Danŝuj kaj tiel frakasis la planon de la francaj trupoj okupi Tajbej. Poste, la francaj trupoj direktis sin norden kaj atakis Ĝenhaj-regionon de Ĝegiang-provinco kaj estis repuŝitaj de la ĉina garnizono.

 

    En la komenco de 1885, por kiel eble plej frue fini la agresan militon, Francio sekrete traktadis kun la registaro de King-dinastio por devigi ĝin kapitulaci, kaj samtempe senĉese atakis la ĉinajn trupojn. Sur la maro la francaj flotoj atakis apudmarajn lokojn de Guangdong-provinco kaj okupis la insularon Penghu. Kaj surtere la francaj trupoj en orienta kaj okcidenta kolonoj sin direktis al la provincoj Guanghi kaj Junnan. En februaro la orienta kolono okupis Langson de Vjetnamio kaj proksimiĝis al Guanghi de Ĉinio. La situacio estis tre danĝera. Li Hongĝang ordonis Pan Dinghin, ĉefon de Guanghi evakui. Do Pan Dinghin retiriĝis ĝis Longĝoŭ, kiu distancis norde de Ĝennan-pasejo (nun Joŭji-pasejo) 70 kilometrojn. En la 23-a de februaro la francaj trupoj enpuŝiĝis en la pasejon kaj retiriĝis post bruligado kaj prirabado al ĝi. Poste la francaj trupoj sin preparis por agresi Longĝoŭ kaj arogante kriis: "Ne plu ekzistas la pordo de Guanghi!"

 

    Tamen la agresantoj mistaksis la situacion. La popolanoj de Ĝennan-pasejo skribis sur muro apud la pasejo: "Ni rekonstruos nian pordon per kapoj de francaj kanajloj!" La patriotaj oficiroj kaj soldatoj faris aktivan preparon por frakasi atakojn de la malamikoj. Maljuna komandanto Feng Zicaj kaj liaj trupoj rapide venis al Ĝennan-pasejo, konstruis fortikaĵojn kaj dividis siajn trupojn en plurajn kolonojn por rezisti kontraŭ la agreso. En la mezo de marto pluraj atakoj de Francio estis repuŝitaj.

 

    En la mateno de la 24-a de marto regis densa nebulo. Sub ŝirmado de kanonado la francaj trupoj proksimiĝis al la longa muro konstruita de la ĉinaj trupoj kiel defenda fortikaĵo kaj iuj trupoj jam transpasis la muron. En tiu kriza momento, 70-jara Feng Zicaj, kiu portis kaptukon kaj sandalojn, kriegante sturmis la malamikojn tenante lancon. Lin sekvis multaj patriotaj oficiroj kaj soldatoj kaj faris mortan lukton kontraŭ la malamikoj. Malvenkis la francaj trupoj. La ĉinaj trupoj reprenis vastan teron.

 

    Samtempe kun tio ankaŭ la okcidenta kolono de la francaj trupoj estis severe punita. La kamparana armita forto Armeo de Nigra Flago gvidata de Liu Jongfu faris ofensivon kaj plurfoje venkis la agresantojn.

 

    La brila venko de la ĉina popolo grave draŝis la arogantecon de la francaj agresantoj. La militema kabineto de Jules Ferry falis pro la malvenko de Francio en la milito. Sed la putra King-dinastia registaro volontis tuj fini la militon en venko. En aprilo reprezentantoj de Ĉinio kaj Francio kontraktis en Parizo "Armistican Konvencion". En junio la naciperfidulo Li Hongĝang kaj reprezentanto de Francio kontraktis en Tiangin la malegalrajtan "Ĉinan-Francan Traktaton". King-dinastio konsentis malfermi landlimajn urbojn de Junnan kaj Guanghi kiel komercajn urbojn. Pro tio la pordo de la sudokcidenta Ĉinio estis malfermita pli larĝe. Jen tiel humile la registaro de King-dinastio finis la Ĉinan-Francan Militon.

 

    La historiaj faktoj pruvis: Paco ne povas esti efektivigita per humila cedemo. La King-dinastia registaro intencis akiri kvieton per humila cedado al agresantoj, sed la imperiismaj potencoj rekompencis ĝin per pli furioza agreso. Poste eksplodis pli granda milito inter Ĉinio kaj Japanio.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments