El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publika areo de la Imperiestra Palaco larĝiĝos ĝis 65% en 2015

| 2013-10-09
Bookmark and Share


Ansero-flugilo ĉe la Meridiana Pordo en riparo  

 

    La 6an de oktobro la Imperiestra Palaco en Ĉinio anoncis, ke ĝis la jaro 2015 la publika areo de la Imperiestra Palaco larĝiĝos ĝis 65% en la jaro 2015.

 

    En septembro komenciĝis restaŭrado de konstruaĵoj de la Imperiestra Palaco, la Meridiana Pordo kaj ansero-flugiloj, kaj antaŭvide la restaŭrado finiĝos en majo 2015 kaj tiuj partoj povos malfermi al la publiko en la 31a de majo 2015. Tie estos moderna eksponejo kun la plej granda areo, plej diversaj funkcioj kaj plej alta amplekso en la Imperiestra Palaco. Eksponejo de la Orienta Ansero-flugilo kaj la Okcidenta Ansero-flugilo en la areo de du mil kvadrataj metroj kaj la eksponejo de la Meridiana Pordo fariĝos granda eksponejo en la areo de 2 800 kvadrataj metroj kaj oni povas tie aprezi trezorojn kaj kuriozaĵojn.

 

    Cetere iuj palacoj kaj domoj en la Interna Kortego fariĝos haloj de fremdlandaj objektoj, skulptaĵoj kaj mebloj por konservi kaj montri al la vizitantoj horloĝojn, aparatojn kaj palacajn meblojn.

 

    En la pasinteco, nur 30% de la totala areo de la Imperiestra Palaco estis malfermita al la publiko kun la jara akcepto de 7,13 milionoj da homoj/fojoj. Nun 52% estas malfermita kaj la palaco akceptas jare 15 milionojn da homoj/fojoj. En la estonteco pli da partoj estos malfermitaj, kaj antaŭkalkule ĝis la plej malfrue en la jaro 2015 kiam la Imperiestra Palaco celebros sian 90-jaran jubileon, la malfermita areo pliiĝos ĝis 65%. Sekve la ofic-areo ene transloĝiĝos al alia loko, kaj la malfermita areo denove grandiĝos ĝis 70%. Fine la publika areo de la Imperiestra Palaco atingos 80%.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments