El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la prezidento de la Korea Respubliko

| 2013-10-08
Bookmark and Share

 

 Xi Jinping intervidiĝas kun Park Geun-hye.

 

    La 7-an de oktobro en Bali de Indonezio, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Park Geun-hye, prezidento de la Korea Respubliko.

 

    Xi Jinping diris, ke kiam prezidento Park vizitis Ĉinion en junio, la du flankoj atingis pli profundan konsenton pri la strategiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko, kaj pri la ĉefa direkto de disvolviĝo de la du landoj, kiuj nun fariĝas gravaj kunlaboraj partneroj kaj faris dialogan sistemon. Ĉinio volas kune kun la Korea Respubliko en la sfero respekta, egala kaj reciproke profita fortigi la komprenon, interfidon, konsenton kaj kunlaboron per longdaŭra vizio kaj per pli progresa sinteno, cele de akiri pli grandan komunan profiton, plibonigi la popolan vivon kaj kontribui al la paco kaj al la disvolviĝo. La du flankoj devas teni komunikadon kaj interparolon por aktive antaŭenpuŝi la ĉina-sudkorean intertraktadon pri la libera komerco, kaj konstruadon de la sistemo pri la komunikado inter la dulandaj popoloj.

 

    Park Geun-hye esprimis, ke ŝia vizito al Ĉinio helpis la ĉina-sudkorean interrilatojn al la nova nivelo. La sudkorea flanko estas ĝoja, ke la interkonsento estas praktikita kaj la popola komunikado plivarmiĝas. Ŝi esperas daŭrigi komunikadon inter ŝtataj gvidantoj, plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj, frue okazigi la intertraktadon pri la libera komerco, antaŭenpuŝi la komunikadon inter la popoloj kaj kunlabori en internaciaj aferoj. La sudkorea flanko subtenas Ĉinion en gastigo de la Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK en la venonta jaro.

 

    Ili interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri problemo de la korea duoinsulo. Xi Jinping diris, ke en la pasintaj 4 monatoj, plimalstreĉas la situacio de la korea duoninsulo kaj pliboniĝas la rilatoj inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio. La ĉina flanko subtenas efektivigi sennukleigon kaj stabilecon de la duoinsulo, kaj solvi la problemojn per dialogo. Krome, Ĉinio vokas kune kun aliaj flankoj refunkciigi la 6-flankan intertraktadon por efektivigi sennukleigon en la regiono. Ĉinio volas daŭre komuniki kaj kunlabori kun la Korea Respubliko.

 

    Park Geun-hye dankis Ĉinion pro ĝia klopodo por plibonigi la interrilatojn en la korea duoinsulo kaj efektivigi sennukleigon en la regiono, kaj esprimis volonton por plifortigi komunikadon kaj interparoladon kun Ĉinio.

 

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments