El Popola Ĉinio>头条新闻>

Efikas ekoprotektado ĉe tri-rivera fontregiono

| 2013-09-30
Bookmark and Share

 

 

 Monitorado de vegetaloj

 Supra parto de la Flava Rivero en Qinghai

 

 

    La 28an de septembro raportisto informiĝis de la Oficejo de projekto pri ekoprotektado kaj konstruado ĉe la tri-rivera fontregiono en Qinghai, Ĉinio, ke post la plenumo de la projekto, la ekofunkcioj ĉe la tri-rivera fontregiono evidente retroviĝis, kaj la stadia efiko montriĝis. La projekto plenumiĝis en ok jaroj, kaj akvokonserva funkcio stabile repreniĝis, regreso de paŝtejoj estas primare regita, kaj multe pliboniĝas viv- kaj produkt-kondiĉoj de agrikulturistoj kaj paŝtistoj.

 

    La totala investo de la projekto kalkuliĝis al 7.54 miliardoj da juanoj de la oficiala komenciĝo en aŭgusto de 2005 ĝis la fino de 2012. Ĝi estas dividita en 22 programojn sub tri katalogoj, interalie kompletiĝis ok programoj, t. e. energiofonta konstruado, kontraŭfajra arbaro kaj stepo, prevento kaj regado de rat-plago, retiriĝo de agro al arbaro kaj paŝtejo, prevento kaj rego de dezertiĝo, artefarita pliiĝo de pluvo, kaj ekologia migrado.

 

    La ĝisdataj monitoraj donitaĵoj montras, ke post ok-jara strebado surfaca akvo ĉe la regiono pliiĝis je 8.29 miliardoj da kubaj metroj, interalie 2.44 miliardoj da kubaj metroj en la font-regiono de Flava Rivero; 4.58 miliardoj da kubaj metroj en jangzio-fonta regiono; kaj 1.27 miliardoj da kubaj metroj en la font-regiono de la rivero Lancang.

 

    Cetere, post ok jaroj per urbeta konstruado, brutado, trejnado de scienco kaj tekniko por terkulturistoj kaj paŝtistoj, akvo por homoj kaj brutoj, energiofonta konstruado multe pliboniĝis la viv- kaj produkt-kondiĉoj de terkulturistoj kaj paŝtistoj, etendiĝis laborokanaloj kaj pliiĝis enspezoj. Laŭ kono, en la regiono jam konstruiĝis entute paŝtaĵo-bazo de 50 mil muoj, stariĝis 30.4 mil dombest-kulturaj familioj, 86 setlejoj de ekologia migrado, kaj pliboniĝis la infruastrukturo en 23 urbetoj. De la jaro 2005 ĝis nun neta enspezo de terkulturistoj kaj paŝtistoj en la regiono pliiĝas je 10% jare.

 

    Situante en la landinterno de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj suda parto de Qinghai, la regiono estas la fonto de Jangzio, la Flava Rivero kaj la rivero Lancang. Oni nomas la regionon ĉina akvoturo, kaj ĝi estas unu el la plej ekologie fragilaj kaj primitivaj regionoj tutmonde.

 

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments