El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 3-a Esperanta Forumo de Jiangsu, Zhejiang kaj Ŝanhajo

| 2013-09-30
Bookmark and Share

 

 

 En la kongresejo

 En la kongresejo

Jiang Limin, nome de la Ĉina Esperanto-Ligo, donacis librojn al la Profesia Teknika Kolegio de Liuguojun. 

 Parolas s-ro Lu Xiaoguang, honora prezidanto de la Changzhou-a Esperanto-Asocio kaj eksa direktoro de la propaganda sekcio de la urbo Changzhou.

 Parolas s-ro Ukita Masaharu, prezidanto de Esperanto-Societo de Takatuki.

Parolas s-ro Wang Ruixiang, prezidanto de KAEM kaj asistanta sekretario de ĈEL. 

Kunfotiĝo  

 

 

    De la 28-a ĝis la 30-a de septembro okazis la 3-a Esperanta Forumo de la provincoj Jiangsu kaj Zhejiang kaj la urbo Ŝanhajo en la Profesia Teknika Kolegio de Liuguojun en Changzhou de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio. En ĝi partoprenis pli ol 30 esperantistoj el diversaj lokoj de Ĉinio kaj delegitoj el Rusio, Japanio, Koreio kaj Irano. S-ro Ukita Masaharu kaj s-ro Nakatsu Masanor, prezidanto kaj vicprezidanto de la Esperanto-Societo de Takatuki, invitite partoprenis en la forumo.

 

    En la tri tagoj ili interŝanĝis informojn pri internacia kaj enlanda movadoj de Esperanto, diskutis lingvajn fenomenojn kaj problemojn, interŝanĝis spertojn en lingvaj instruado kaj lernado laǔ la temo de la forumo "La estonteco de Esperanto kaj la daǔrigpova disvolviĝo de Esperanto-movado".

 

    S-ro Zhang Changsheng, vicdirektoro de la Jiangsu-a Esperanto-Asocio kaj direktoro de la Changzhou-a Esperanto-Asocio, faris prelegon titolitan "La amikeco estas la eterna temo de Esperanto".

 

    Li retrorigardis la fondiĝon de la Changzhou-a Esperanto-Asocio kaj starigo de la ĝemelaj rilatoj inter la Changzhou-a Esperanto-Asocio kaj la Esperanto-societo de Takatuki kaj aliaj eksterlandaj urboj. Li diris, ke Esperanto kiel internacia helpa lingvo certe ludas gravan kaj neŝanĝeblan rolon en komunikado kaj interŝanĝado internacie. La amikeco estas eterna temo de nia lingvo Esperanto.

 

    En la ferma ceremonio s-ro Lu Xiaoguang, honora prezidanto de la Changzhou-a Esperanto-Asocio kaj eksa direktoro de la propaganda sekcio de la urbo Changzhou, alte taksas la brilajn kontribuojn faritajn de la esperantistoj por starigi la ĝemelajn rilatojn inter la du urboj kaj deziras, ke la esperantistoj de la urbo povu ludi pli gravan rolon en ekonomia, kultura disvolviĝo de la urbo.

 

    S-ro Wang Ruixiang, prezidanto de la Komisiono de Azia Esperanto-Movado (KAEM) kaj asistanta sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) retrorigaridis la brilan historion de la Esperanto-movado en tiu regiono kaj kuraĝigis la ĉeestantojn heredigi la bonan tradicion de la antaǔuloj por plue antǔenpuŝi la disvolvon de la lingvo Esperanto.

 

    Li diris, ke inter la 15-a kaj la 17-a de novembro en la urbo Zaozhuang de la provinco Shandong okazos la 10-a Tutlanda Kongreso de Esperanto kun la temo "Esperanto -- nova defio, nova platformo", pri tio li deziras, ke la esperantistoj multe kontribuu al la kongreso.

 

    S-ro Ukita Masaharu, prezidanto de la Esperanto-Societo de Takatuki, en sia parolo retrorigardis la starigon de la ĝemelaj rilatoj inter la societo de Takatuki kaj la asocio de Changzhou. Li esprimis sian konfidon pri la disvolviĝo de tiaj amikecaj interrilatoj kaj interŝanĝoj.

 

    En la lastaj jaroj interŝanĝoj kaj renkontiĝoj per kaj por Esperanto regule okazas en suda Ĉinio en diversaj formoj, ekzemple forumo, seminario, ekskurso kaj kunveno. Tiuj aktivadoj sendube diskonigis la lingvon Esperanto al la publiko, multe vigligis la Esperanto-movadon de la lokoj kaj antaǔenpuŝis la Esperanto-movadon de la regiono.

 

Redaktoro: Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments