Okazis la jarkunveno de la Zaozhuang-a E-Asocio por la jaro 2013
S-ro Semio estas premiita pro siaj konstribuoj al Esperanto |
Partoprenantoj de la kunveno |
En la E-Muzeo |
Novaj estaranoj de la Zaozhuang-a E-Asocio |
Teksto kaj fotoj de SUN MINGXIAO
En la 28-a de septembro la jarkunveno de la Zaozhuang-a E-Asocio por 2013 okazis en la Zaozhuang-a Universitato de la provinco Shandong en orienta Ĉinio.
En la kunveno partoprenis pli ol 60 membroj de la asocio. Intertempe s-ro Semio, delegito de la Universala E-Asocio, prezentis al la partoprenantoj la 98-an Universalan Kongreson de Esperanto okazintan en Islando kaj la konstruadon de E-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato, kaj s-ino Meng Lin, la prezidanto de la asocio, faris raporton pri la laboro de la asocio dum la jaroj 2006-2013.
En la kunveno kelkaj elstaraj membroj de la asocio estis premiitaj. Fine membroj de la asocio elektis siajn estraranojn. S-ino Meng Lin estis elektita kiel la prezidanto de la asocio.
Post la kunveno ĉiuj partoprenantoj vizitis la E-muzeon en la Zaozhuang-a Universitato.
Redaktoro: Wang Lihua