El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 10-a Internacia Festivalo de Ambrozio kaj Turismo en Chengdu, Ĉinio

| 2013-09-30
Bookmark and Share


En la festivalo  

 

    La 29-an de septembro inaŭguriĝis la 10-a Internacia Festivalo de Ambrozio kaj Turismo en la Internacia Parko de Homaj Nematerialaj Kulturaj Heredaĵoj en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio. La ĉi-foja festivalo kun la ĉeftemo "Sichuan-a ambrozio kaj Monda bongusto" aranĝis sian ĉefan eksponejon en la parko kaj starigis kunagajn spertejojn sur multaj stratoj

 

    Oni jam sukcese okazigis la festivalon je 9 fojoj. Chengdu estas la "ambrozia urbo" honorita de UNESKO kaj origina loko de la kuirarto Sichuan, unu el la 8 Tradiciaj Ĉefaj Kuirartoj de Ĉinio. La urbo nun estas centro de unu el la plej gravaj bongustaĵoj de la mondo.

 

    La ĉi-foja festivalo kunfandis la tradician folkloron de Chengdu, la lokan kulturon kaj la specialajn bongustaĵojn, tio donis ŝancon al la popolanoj kaj vizitantoj en- kaj eksterlandaj spekti la naturajn pejzaĝojn kaj sperti la lokan kulturon ĝuante diversajn bongustaĵojn.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments