El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kanada testamento kreskigas la rimedojn de ESF

| 2013-09-29
Bookmark and Share

 

    Kanada esperantisto Brian Kaneen, kiu forpasis la 12an de januaro 2012, testamentis al ESF (Esperantic Studies Foundation) pli ol duonan milionon da kanadaj dolaroj.

 

    "Mi vere ĝojas ke mia samurbano Brian montris tian fidon al nia agado", komentis la eliranta prezidanto de ESF, Mark Fettes. "Ŝajne lin impresis unuflanke la sukceso de lernu.net, kaj aliflanke la investoj, kiujn ESF faras sur la esplorkampo de lingva justeco. Lia malavara donaco helpos nin ampleksigi nian agadon precipe sur ĉi tiu dua tereno".

 

    Kaneen, universitata docento pri la germana lingvo, estis aktiva en la kanada Esperanto-movado, interalie kiel instruisto kaj sekretario de la vankuvera klubo. Modesta homo kun modesta vivstilo, li ĉiam energie pledis por pli da konscio kaj engaĝiĝo pri lingvopolitikaj demandoj. Tiu sinteno fontis interalie el lia propra junaĝa sperto de lingvomorto sur Manks-insulo; alia testamenta disponigo kreis stipendion por manksaj junuloj kiuj volas studi keltan lingvon.

 

    Pro diversaj administraj detaloj, la ĉefa parto de la heredaĵo povis pagiĝi al ESF nur fine de aŭgusto 2013. La kapitalo de la fondaĵo nun sumas je iom malpli ol tri milionoj da usonaj dolaroj.

 

     Se vi volus sekvi la ekzemplon de Brian Kaneen per inkludo de ESF en via testamento (aŭ per alia speco de planita donaco), bonvolu kontakti nian konsiliston pri donacoj, Wallace G. Du Temple: wallydutemple@telus.net.

 

(el la balta ondo)

Redaktoro : Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments