El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 8-a Ĉina Flora Ekspozicio inaǔguriĝis en Changzhou

| 2013-09-29
Bookmark and Share


En la itala ĝardeno  

 


En la nederlanda ĝardeno 

 


En la tajlanda ĝardeno 

 


Ekponata floroj kaj plantoj 

 


Ekponata floroj kaj plantoj 

 


Ekponata floroj kaj plantoj 

 


Ekponata floroj kaj plantoj  

 

    En la 28-a de septembro la 8-a Ĉina Flora Ekspozicio inaǔguriĝis en pluveta Changzhou de Jiangsu-provinco en sudorienta Ĉinio. Xu Ming, vicdirektoro de Jiangsu-provinco, prezidis la malferman ceremonion, en kiu ĉeestis Edmund Ho Hau-wah, vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Chen Zhili, honora prezidanto de la Ĉina Flora Asocio (ĈFA), Li Xueyong, direktoro de Jiangsu-provinco, Jiang Zehui, prezidanto de ĈFA kaj aliaj honoraj gastoj.

 

    Jiang Zehui diris en la malferma ceremonio, ke la flora industrio estas bela bonfarta afero kaj verda matena industrio kun vasta perspektivo. Forte disvolvi la floran industrion ludas gravan rolon en multaj flankoj, ekzemple verdigo kaj plibeligo de la medio, plimultigo de la enspezo de kamparanoj, plibonigo de vivmedio de popolanoj, altigo de vivkvalito, plezurigo de animstato, akcelo de konstruado de ekologia civilizacio kaj tiu de la harmonia socio.

 

    La Ĉina Flora Ekspozicio okazis en ĉiu kvara jaro. Ĝi komenciĝis en la jaro 1987, en la pasintaj jaroj ĝin gastigis Pekino, Ŝanhajo, Shunde de Guangdong-provinco, Chengdu de Sichuang-provinco kaj aliaj urboj.

 

    La ĉijara ekspozicio kun la temo "Ĝojaj Floroj, Ĝoja Vivo" altiris al si 1 300 entreprenojn el 32 landoj por eksponi siajn plantojn.

 

    La ekspoziciejo estis dividita en 72 zonojn, el kiuj 21 estas eksterlandaj zonoj. En la ĉefa ekspona zono kun 30 mil kvadrataj metroj estas kolektitaj brilaj floroj kaj plantoj el 120 organizoj kaj entreprenoj ĉinaj kaj alilandaj.

 

    La internacia zono havas aeron de 17 mil kvadrataj metroj kaj 21 eksponajn ĝardenojn, kiaj ĝardenoj de Usono, Nederlando, Aǔstrilio, Tajlando, kaj tiuj de aliaj landoj. En la ĝardenoj vidiĝis kolorriĉaj tulipoj el Nederlando, lavandula pedunculata el Provence de Francio, nimfeoj el Tajlando kaj aliaj belaj floroj kaj raraj plantoj.

 

    Dum la ekspozicio okazos ankaǔ la Ĉina Flora Foiro, la Forumo pri Flora Industrio, la Konkurso pri flor-aranĝa arto kaj 15 interesaj aktivadoj.

 

    La flora ekspozicio daǔros 30 tagojn, je 20 tagoj pli longe daŭra ol la pasintaj ekspozicioj kaj pro tio, ke ĝi okazas en la Nacia Tago de Ĉinio, en kiu ĉinoj havas sep-tagajn feriojn, estas atendinde, ke la ĉijara flora ekspozicio kreos novan rekordon de la nombro de la vizitantoj. Ĝis nun pli ol 900 mil biletoj estis forvenditaj.

 

(Chen Ji)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments