Pomeo de Li Qingzhao
Li Qingzhao (1084~1155)
Ebrio sub ombro de floroj
—laŭ melodio Zuihuayin
Mi tristas en nebul' kaj nubo densa.
Ŝvebantaj el la ora uj' incensa.
En lita gazkurten' sur jad-kuseno
Dum la Duobla Naŭa Festo ĉarma
Meznokte mi nur sentas min malvarma.
0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/
0-0/ =0/ =0/ =0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/
Vespere drinkis mi en la ĝardeno
Kun la maniko da aroma pleno,
Ne diru: la anim' ne konsumiĝas,
Okcident-venton volvas la kurteno,
Pli mincas la vizaĝ' ol krizantemo!
0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/
0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/
-0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Trad. Shi Chengtai)
Li Qingzhao (1084~1155),memtitolita kiel Emerita Klerulo Yi'an,estis lokano de Zhangqiu de Qizhou (en nuna Jinan de Shandong-provinco). Ŝi naskiĝis en fama intelektula burokrata familio, ekde infanaĝo estis bone edukita pri literaturo. Je ŝia 5- aŭ 6-a jaraĝo, ŝia patro Li Gefei fariĝis funkciulo en metropolo, do Li Qingzhao kune kun siaj gepatroj transloĝiĝis al urbo Bianliang (tiama la Orienta ĉefurbo de Song-dinastio, nuna Kaifeng de Henan-provinvo) kaj tie elkreskis. Sub influo de sia patro, Li Qingzhao scipovis versi ekde sia junaĝo.
En 1101 Li Qingzhao 18-jara edziniĝis al Zhao Mingcheng. Post geedziĝo, Li Qingzhao havis tre harmonian geedzan vivon en feliĉo.
Li Qingzhao travivis la lastajn jarojn de la Norda Song-dinastio (960~1127) kaj la komencajn jarojn de la Suda Song-dinastio (1127~1129). Vivo en la ĉefurbo de la Norda Song-dinastio estis supraĵe prospera, sed kun kaŝitaj krizoj. Dum la Suda Song-dinastio regis nur parton de la lando kaj ĉiam vivis en maltrankviloj.
Li Qingzhao estis tre rara talentulino en la historio de la ĉina poezio. Ŝi lertis en kaligrafio, pentroarto, epigrafio kaj pli distingiĝis en versado de Ci-oj (ĉinaj fiksformaj poemoj). Ci-oj versitaj de Li Qingzhao unuaparte pri senĝenaj vivoj kaj postaparte pri vesuspiroj pri malfeliĉoj en ŝiaj malfruaj jaroj. Ŝia versarto maturiĝis ĝis plena perfekteco kaj formiĝis ŝia persona stilo , nome la “stilo de Yi'an”,senegala en siatempa rondo de poetoj kaj admirata dum sekvaj generacioj. Oni rekonis ŝin “Majstra Ci-istino” kaj merita reprezentanto de la skolo de delikata versado.
Ŝiaj kolektoj de verkaĵoj pereis en kaosaj militjaroj. Oni poste redaktis por ŝi poemaron Shu Yu Ci . En 2009 eldoniĝis Esperanta versio de Poemoj de Li Qingzhao (sume 23 poemoj), tradukita de s-ro Shi Chengtai.
Tiu ĉi poemo estis sendita de Li Qingzhao al sia edzo Zhao Mingcheng en fremda loko por esprimi amsopiron.
La unua strofo versis pri pejzaĝo de aŭtuno: “Trista nebul' kaj densa nubo” disetendiĝas ne nur tra la tuta ĉielo, sed despli en la koro de aŭtoro. “Ŝvebantaj el la ora uj' incensa” versis pri enuiga longa tempdaŭro, kaj ankaŭ pri la soleca situacio.
La dua strofo versis pri pensoj en la Tago de Duobla Naŭo (Tago de Krizantemo): Kiam pompe disfloras la flavaj floroj, drinkante vinon ŝi aprecas la krizantemojn ĝis “malfrua vespero”,kaj droniĝante tutkorpe en aromoj. Tamen, la spektaklo ekfrapis kordon de ŝia koro: La ĉarmajn kaj aromajn krizantemojn ŝi neniel povas transsendi al sia amata edzo en fremda loko. Kontrasto inter la revo kaj realo vekas ŝiajn suspirojn.
Laŭ-onidire, Li Qingzhao sendis tiun poemon al sia kara edzo. Ricevinte la belan poemon, Zhao Mingcheng multe admiris, sed ne volontis konfesi sian malsuperecon. Do li fermis sin en kabineto por tri tagnoktoj, rifizante vizitojn de ĉiuj gastoj. Li pene verkis, forgesante eĉ manĝon kaj dormon, 50 novajn poemojn. Li miksis la poemon de Li Qingzhao inter siajn novajn poemojn kaj kune sendis ilin al sia amiko Lu Defu por peti komenton. Post longa aprecado, Lu Defu diris:“Nur tri versoj aparte belaj.” Zhao Mingcheng demandis: Kiuj estas la tri versoj? Tiam Lu Defu respondis:“Ne diru: la anim' ne konsumiĝas; Okcident-venton volvas la kurteno; Pli mincas la vizaĝ' ol krizantemo!”
Redaktoro: Hu Guozhu