El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Federico Gobbo prelegos en la novembra malferma tago de UEA

| 2013-09-29
Bookmark and Share

 

    La 39-a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 30-an de novembro, havos kiel la ĉefpreleganton Federico Gobbo, kiu sekvos Wim Jansen kiel profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universiatato de Amsterdamo.

 

    Prof. Gobbo faros du prelegojn. Lia unua temo, Instrui interlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj, rekte rilatos al lia estonta laboro ĉe la katedro en Amsterdamo kaj reflektos liajn spertojn en la Universitato de Torino. Li ankaŭ celas montri, kiel lingvoplanado, ĉefe pri minoritataj lingvoj, kaj planlingvoj estas konverĝaj temoj. Lia dua prelego, Lingvoj planitaj por fikcio: kion ni povas lerni?, temos pri la Klingona, Tolkien-aj lingvoj, Na'vi kaj la lastatempa Dothraki el socilingvistika vidpunkto, kun aparta atento al tio, kion esperantistoj povas lerni el ili.

 

    En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de eperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

 

(el uea.org)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments