Mia franca amiko
de MARIA STATKIEWICZ (Pollando)
Mi estas polino. Mi esperantistiĝis antaŭ ok jaroj. Foje en 1992 mi trovis en gazeto la adreson de franca esperantisto Guy Tatet. Li estis arbaristo. Post emeritiĝo li loĝas en malgranda vilaĝo proksime al urbo Vichy. Komenciĝis inter ni interesa korespondado, kiu daŭris gis nun.
Somere de 1994 Guy invitis min al sia domo en Francio. Mi veturis per trajno kaj dank' al helpo de kunvojaĝantoj mi atingis lian loĝlokon. Li loĝis kune kun siaj edzino kaj filo. Liaj familianoj bedaŭrinde ne konis Esperanton. Li fariĝis interpretanto. En lia domo trovigis granda hundo kaj kelkaj katoj. Tio estis komprenebla, ĉar li estis arbaristo kaj forte kunligita kun la naturo.
Chiumatene ni promenadis en proksima arbareto kune kun la hundo Stop. Survoje ni diskutis pri diversaj aferoj. Mi ĝojis, ke estas plenumita mia revo, ke mi povas uzi la internacian lingvon por kompreni alian homon. Ni eĉ diskutis pri filmoj. Tiam mi ekvidis, ke Esperanto vivas, kaj ke ĝi ludas gravan rolon en interhoma kompreniĝo. Kiel mi estis dankema al Zamenhof pro lia grandioza donaco al la homaro.
Daŭris varmego malbona por ekskursoj. Malgraŭ tio, ni vizitis la urbon Channile, kie troviĝas malnovaj monahejo kaj kastelo. Ni admiris la pitoreskan valon Sioule. Ĝia nomo devenas de la rivero Sioule. Sur la altaj deklivoj oni povas vidi la imponajn verdaĵojn kaj altegajn rokojn. Ofte la deklivoj estis kovritaj de violaj erikoj. Ĉio feaĵe aspektis. Poste ni vizitis montaran preĝejon en Châtel Montagne. En la preĝejo troviĝis memorolibro. Mi enskribis miajn impresojn en tiun libron Esperante.
Reveninte de la ekskursoj mi legis multajn interesajn librojn, ĉar Guy havis riĉan bibliotekon kun Esperantaj libroj. De kelkaj jaroj li abonas la revuon "El Popola Ĉinio". Li diris, ke ĝi estas la plej ŝatata gazeto. La familio de Guy estis gastama. Ĉiam sur la manĝotablo aperadis multaj bongustaj manĝaĵoj, kiujn bone preparis la edzino de mia amiko Claudine.
Ĉio havas la finon. Ĝojplene mi revenis hejmen. Nun restas al mi nur sopiro kaj memoro pri tiu neforgesebla tempo.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng