El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Ĉevalino fine mamnutras sian idon

| 2013-09-27
Bookmark and Share

 

de SHAN YE

 

    En la homa mondo estas ŝtonkoraj patrinoj, kiuj rifuzas nutri sian bebon. En la besta mondo tiaj aferoj estas pli multaj. Printempe sur la stepo de Interna Mongolio ĉevalinoj naskas idojn. En amaso da ĉevalinoj-patrinoj troviĝas ofte unu aŭ du, kiuj post sia nasko tuj forlasas sian idon. Eĉ se oni portas la malsatan idon al ĝia patrino, por ke ŝi mamnutru ĝin, ŝi ne akceptas, sed male, ŝi mordas aŭ piedbatas ĝin. Ŝi ne ŝanĝas sian konduton, eĉ se oni forte vipas ŝin.

 

    Sed spertaj paŝtistoj ne ĉagreniĝas pro tio. Ĉe vesperiĝo ili kondukas la malbonkondutan ĉevalinon kaj ŝian idon en dezertan valon malproksiman de vilaĝoj, alligas ŝian hufon al arbo per ŝnuro ĉ. 10 m longa. Tiamaniere la ĉevalino povas movi sin en limigita spaco.

 

    Noktiĝas. Subite aŭdiĝas terura hurlado de lupo el malproksimo. La hurlado pli kaj pli proksimiĝas. Post nelonge jam vidiĝas figuro de la timiga lupo sub pala luno. Ho, terure! La ĉevalino ektremas. Ŝi senkonscie proksimiĝas al la ĉevalido. La ĉevalido unuafoje sentas amon de la patrino, tuj direktas sin al ŝi kaj avide suĉas ŝian mamon. Ili finfine intimiĝas.

 

    Strange, la lupo iradas nur ĉirkaŭ ili, sed ne ĵetas sin al ili. Fakte, tio ne estas lupo, sed paŝtisto vestita per besta felo. Li rampas en herboj kaj krias kiel lupo. Li foriras nur tiam, kiam la ĉevalino kaj ŝia ido ne plu disiĝas.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments