Por kio diligente lernas la edzino?
Estis mezaĝaj geedzoj. La edzo estis supera oficisto kaj la edzino analfabeto.
La edzo ege ĉagreniĝis pri la afero kaj la edzino tute ne.
"Mia kara, nun multaj penadas por esti kleraj, sed vi ne scias legi. Tio ege maltrankviligas min!"
"Kio? Mi lernu?! Mi eĉ ne scipovas uzi plumon, kiel do mi lernu? Lernu gejunuloj."
Foje, la edzino lavis vestojn de la edzo kaj rimarkis leteron en lia poŝo bele skribitan sur papero bonodora. "Ĉu ĝi estas amletero?" pensis en si la edzino.
Antaŭ la letero ŝi plendis unuafoje pri sia senklereco. "Malgraŭ tio, mi devas tuj scii, pri kio tekstas la letero." Tio, kion faris ŝia edzo lastatempe, pli kaj pli maltrankviligis ŝin: Nova ĉapelo, bonorda hararo kaj brilaj ŝuoj.
Nun tute ne eblis por ŝi legi la leteron, kaj plie, absolute ne decis, ke ŝi petu iun alian legi ĝin. Kiam la edzo revenis hejmen, ŝi neniom menciis la leteron, sed anstataŭe kviete interparolis kun li. Subite, ŝi diris al la edzo, ke ŝi volas lemi. La edzo tre ĝojis: "Bonege! Mi instruos vin!"
Dum du monatoj ŝi lernis ĉiutage ĝis profunda nokto. Preskaŭ ĉiufoje ŝi ŝtele elpoŝigis la leteron por provlegi, sed ĉiufoje ŝin trafis malespero.
Kvar monatojn poste, la edzino scipovis iom legi kun helpo de vortaro.
Iutage, ŝia edzo estis for kaj ŝi komencis legi la leteron kun granda peno. En ĝi estas skribite: "Estimata s-ro Johano, laŭ via peto mi jam sendis al vi leteron. Mi pensas, ke probable post du-tri monatoj via edzino sukcesos legi ĝin helpate de vortaro. Mi esperas, ke nia intenco donos frukton. Via kolegino Maria."
Ŝi legis la leteron plurfoje kaj ne povis deteni sin de larmoj. Post momento ŝi ekridis pro la sincereco de la edzo.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng