Maljuna bovo
Multaj aferoj de mia hejmloko ĉiam restas en mia memoro; precipe nia skeleta maljuna bovo estas neforgesebla.
Multajn jarojn ĝi laboradis senlace kaj senplende. Poste ĝi maljuniĝis kaj malfortiĝis. Mia patro vidis ĝian kreskadon de bovido al bovo kaj sciis ke ĝi laboris dum la tuta vivo. Li do ne plu donis laboron al ĝi, por ke ĝi feliĉe pasigu siajn lastajn jarojn.
En nia vilaĝo ĝi estis la plej alta bovo kun longaj kaj dikaj kornoj.
Ĝi ofte kuŝis antaŭ grenejo. Mi kaj miaj kamaradoj ĉirkaŭis kaj karesis ĝin, kombis ĝiajn harojn, manĝigis al ĝi furaĝon. Ĉiufoje ĝi kun larĝe malfermitaj okuloj milde rigardis nin. Ĝia rigardo estis tiel trankvila, tiel milda, ŝajne ĝi havis multajn vortojn por diri al ni.
Ĉiumatene leviĝinte, la bovo forskuis de si la pajlon, eliris el la stalo kaj sin direktis al bordo de rivero por trinki. Ĝi iris tre malrapide kaj aspektis serena. Ĝia maldika ventro, ĝiaj belaj kornoj, ĝiaj puraj haroj kaj ĝia granda skeleta korpo formis ĝian solidan belecon.
Ĉe la rivero, ĝi trinkis iom da akvo, malrapide revenis al la stalo. Kiam la suno estis subironta, ĝi laŭ kutimo eliris por trinki akvon kaj revenis. Ĝia mallonga promenado estis tiel akurata, ke oni rigardis ĝin kiel horloĝon.
Kiam ĝi aŭdis la voĉon de juna paŝtisto, ĝi tuj eliris el la stalo, staris sur la herbejo kaj rigardis la verdan paŝtejon. Post momento ĝi rigardis foren al la tritika kampo, kie ĝi laboris, kiam ĝi estis juna. Kun sopira mieno, ĝi rigardis la kampon, kvazaŭ maljunulo memorus pasintaĵon.
Poste la bovo malsaniĝis. Ĝi malfortiĝis tagon post tago, tremis serioze, ĝiaj haroj stariĝis. En ĝiaj senfortaj okuloj ni vidis suferon. Ni invitis veterinaron. Li atente diagnozis ĝin kaj metis iom da nigra kuraca pulvoro apud ĝian nazon, ke ĝi ensorbu la pulvoron.
La bovo kuŝis kelkajn tagojn. Ĝi estis tiel malforta, ke ĝi eĉ ne havis forton por rigardi manĝaĵon kaj akvon. Poste ĝi povis manĝi, sed ne stabile stari.
Iutage la bovo aspektis iom pli vigla. Ni estis ĝojaj. Ni faris girlandon kaj pendigis ĝin sur ĝia kolo. Ni karesis ĝin, kaj ĝiaj okuloj brilis.
Ĝi stariĝis kaj malrapide eliris el la pordo. Ni sekvis ĝin.
Atinginte la riveron, ĝi trinkis iom da akvo. kaj restis senmova por momento. Anstataŭ reveni al la stalo, ĝi iris al la kampo. Tie milda vento karesis maturiĝantan tritikon. Sennombraj papilioj flugis super la tritiko. La bovo staris apud la kampo, kviete rigardis ĝin kiel konaton. Abrupte ĝi skuiĝis, ĝemis kaj falis. Ni ektimis, kriis, kuris hejmen por raporti.
Kiam plenkreskuloj venis, la bovo jam perdis la konscion.
La bovo, kiu multe laboris kaj ĉiam silentis, fine mortis. Ni enterigis ĝin apud la kampo, kie ĝi laboris kaj ripozis. Ĉiun printempon floras belaj floroj sur ĝia tombo.
Nun ĉiufoje, kiam mi revenis hejmen, mi ne forgesis viziti ĝian tombon.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng