Malespero kaj gajeco
de LIU YONG
Ĉi tie mi rakontas al vi historion pri iu kompanio. Dum multaj jaroj post sia fondiĝo la kompanio prosperis tagon post tago, tamen, ĉi-jare ĝia profito multe reduktiĝis.
Pri tio kulpas ne la laborantoj de la kompanio, ĉar ili tiom diligente laboris, kiom en la pasintaj jaroj.
Kaj tio maltrankviligis la direkciestron de la kompanio. La jarfino alproksimiĝis. Kutime, jarfine oni aldonis minimume dumonatan kromsalajron kaj iam duobligis la sumon. Sed ĉi-jare la kompanio povos aldoni apenaŭ unumonatan kromsalajron.
"Oni ne povas imagi, kiom malesperos niaj laborantoj!" kun ĉagreno diris la direkciestro al la ĝenerala direktoro de la kompanio.
"Ŝajnas, ke oni donas bombonojn al infano." suspiris la ĝenerala direktoro kun malgaja mieno, "antaŭe — plenmanon, sed nun — nur iomete, do ĝi certe paŭtos."
"Jes." la direkciestro ekviglis, dirante: "tio rememorigis al mi, ke en mia infaneco, kiam mi elektis bombonojn en butiko, mi ĉiufoje preferis turni min al unu sama vendisto, ĉar la aliaj metis plenmanon da bombonoj sur pesilon kaj deprenis de ili la plipezan parton peco post peco. Sed li ĉiufoje metis ne sufiĉe da bombonoj sur pesilon, kaj poste, li aldonis al ili unu pecon post alia, ĝis la celita pezo. Fakte, la de ili venditaj bombonoj pezis egale, sed mi ŝatis aĉeti ĉe tiu lasta."
Du tagojn poste, en la kompanio cirkulis onidiro: Pro depresio la kompanio reduktos la nombron de laborantoj.
Tio skuis la kompanion. Chiu suspektis, ke oni maldungos lin. Ordinaraj laborantoj pensis, ke oni unue maldungos ilin.
Dume respondeculoj pensis, ke oni unue maldungos ilin, ĉar ili estas multe salajrataj.
Sed baldaŭ la ĝenerala direktoro anoncis: "Kvankam la kompanio dronis en granda embaraso, tamen ni maldungos neniun, ĉar ni preferas kune penadi por venki la malfacilojn. Sufiĉas, ke ni ne havos kromsalajron ĉe la jarfino."
La vortoj trankviligis ĉiujn laborantojn. Kompreneble, la gajeco pri daŭra laborado jam forgesigis al ili la malesperon pri nehavo de jarfina kromsalajro.
Baldaŭ venos la Nova Jaro. Ĉiuj pretis pasigi la Novjaron en modesteco. Subite la direkciestro kunvokis la estrojn de la departementoj.
Vidante ilin hasti al la kunsido, la subuloj denove dronis en maltrankviliĝo: "Chu oni ŝanĝis la decidon?"
Jes, ĝuste!
Momenton poste, la estroj revenis en sian oficejon kaj anoncis kun granda ĝojo: "Jen, ni havos jarfinan kromsalajron unumonatan! Oni donos ĝin tuj, por ke ni ĉiuj pasigu ĝojan novjaron!"
En la domego de la kompanio eksplodis gaja huraado. Eĉ la direkciestro en la tegmenta ĉambro sentis, ke la planko tremis.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng