El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaǔguriĝis la 15-a Pekina Internacia Ekspozicio de Aviadiloj

| 2013-09-27
Bookmark and Share


La ekspona zono de la Ĉina Kompanio de Aviadila Industrio 

 


La modelo de la aviadilo A380 

 

    La 25-an de septembro en Pekino inaŭguriĝis la 15-a Pekina Internacia Ekspozicio de Aviadiloj kun la ekspona areo de 17 mil kvadrataj metroj. La ekspozicion ĉeestis internaciaj kompanioj, inkl. de la Ĉina Kompanio de Aviadila Industrio, Aerbuso, Boeing, Honeywell kaj Bombardier.

 

    La Ĉina Kompanio de Aviadila Industrio, kiel la ĉefa organizanto de tiu ĉi ekspozicio, okupas eksponan areon de 600 kvadrataj metroj kaj prezentas aviadilojn, inkluzive de armea aviadilo, pasaĝera aviadilo kaj helikoptero. Ekponiĝas en la ekspozicio ĉ. 50 specoj da produktoj, el kiuj 15 estas eksponitaj por la unua fojo en Pekino.

 

    La kompanio Aerbuso prezentis modelojn de novaj aviadiloj, kiaj A380, A350XWB kaj A320neo. La kompanio Bombardier eksponis siajn novigajn produktojn kaj volas per la ekspozicio plifortigi kunlaboron kun la aviadila industrio de Ĉinio. Estos finita la ekspozicio en la 28-a de septembro.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments