El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Dekamerono plu tradukota

| 2013-09-27
Bookmark and Share

    La 700-jara jubileo de la naskiĝo de Giovanni Boccaccio revivigis en d-ino Perla Martinelli la emon daŭrigi la tradukon de la Dekamerono, kies unuaj tri tagoj, do tridek noveloj, aperis ĉe LF-koop en 1993, danke al ŝia kunlaboro kun prof. Gaston Waringhien.

 

    "Mi ne intencas traduki la ceterajn sepdek novelojn, sed selekti la plej interesajn" diras c-ino Martinelli. "Kelkaj estas jam tradukitaj, el la diversaj restantaj tagoj, almenaŭ parte: ili estas deko. Necesas repreni la fadenon."

 

    Ne ĉiuj noveloj de Dekamerono havis la saman ŝancon, sur internacia nivelo. Verŝajne la plej fama estas la deka de la deka tago, do la centa, la lasta. "Kie la retorikaj normoj devigas loki la plej bonajn aferojn" (Senile XVII, 3) rimarkis jam Francesco Petrarca. Temas pri la historio de Grizelda, kiu eltenas la frenezan masklismon de sia edzo kaj tiel fariĝas modelo de perfekta edzino, laŭ mezepoka kriterio.

 

    La selektado farota de Perla Martinelli ne baziĝos nur sur la principo de la universaleco kaj de la sukceso en aliaj literaturoj. Sendube influos ankaŭ estetikaj elementoj. LF-koop estas interesata pri la eldono.

 

(el ESPERANTA CIVITO)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments