Fidela al domo
de LARISA KUZMENKO (Ruslando)
Mia amikino el la urbo Murmansk adoris sian siaman katon Semjon, tial, kiam ŝia familio decidis veturi suden por ferii, ili prenis ankaŭ ĝin. Ankaŭ ĝi devas ĝui varman sunon. La familio feriis bonege.
Post la ripozo ili decidis veturi Moskvon por ripari sian aŭtomobilon. Post la riparo ili volis forlasi la urbon, sed la kato ien malaperis — trovi ĝin ili nenie povis. Do, elveturante el Moskvo vespere, ili ne kuraĝis plu reveni la korton, kie ili riparis la aŭtomobilon. Krom tio ili malbone sciis la stratojn de Moskvo. Aperis larmoj en la okuloj kaj ofendoj unu kontraŭ alia: ja en la aŭtomobilo estis kvar homoj, tamen neniu povis laŭdece zorgi pri la besto. Sed kion fari? La ofendoj estis pardonitaj kaj por forgesi la perdon ili aĉetis novan katon.
Kion pensis la kato pri siaj mastroj, ni ne scias. La kato konis nek Moskvon, nek la vojon al la urbo Murmansk, sed ĝin gvidis granda instinkto, gvidis ĝin pli ol ses jarojn. La kato ne povis fari mapon, sed eĉ ĉe la plej kurta vojo li pasis du mil kilometrojn, tio estas proksimume po unu kilometro dum unu tago. Kion ĝi manĝis kaj kiel evitis ĉiujn danĝerajn lokojn, neniu komprenis, sed iun tagon la malpura, maldika, malbone aspektanta estulo ekmiaŭis kaj ekgratis la pordon de la familio Siniŝin. Post kiam ili enlasis ĝin, la kompatinda estulo tuj glitiris al la kuirejo, al la konata telero kaj satmanĝinte, kiel antaŭ multaj jaroj, ĝi saltis sur la plej ŝatatan ripozlokon — televidilon.
Pri la vojaĝoj de perditaj katoj homoj scias multajn historiojn. Sed ĉu vi renkontis la similan katon, kiu vojaĝis tiom longan tempon kaj tiom longan distancon? Ĉu tion povas fari iu "malsaĝa" animalo? Ne, ne scias homoj ĉiujn enigmojn de la naturo.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng