Edifo de blindulo
de LI JIATONG
Mi studis en fremda lando. Foje mi veturis trajne kaj rimarkis, ke mia najbara maljunulo estas blindulo.
Ĉar mia instruisto, kiu gvidis min por doktoriĝa disertaĵo, estis blindulo, tial senĝene mi babilis kun la maljunulo kaj donis al li varman kafon.
Ĉar tiam okazis rasa ribelo, ni parolis pri rasa diskriminacio.
De infanaĝo li opiniis, ke nigrulo estas humila. La servisto de lia familio estis nigrulo. Li neniam manĝis kaj lernis kune kun nigrulo. Foje li estis komisiita de siaj samklasanoj aranĝi piknikon. Li eĉ substrekis sur la invitiloj: "Ni rajtas rifuzi iun ajn." Tio signifas "Ni ne bonvenigas nigrulon" kaj konsternis la samklasanojn.
En iuj vendejoj servis nigruloj. Li ĉiam metis monon sur vendotablon por pago, tiel ke li povis eviti kontakton de iliaj manoj.
"Vi ne edziĝis al nigrulino?" mi demandis.
"Mi ne havis rilaton kun nigruloj, kiel edziĝi al nigrulino? Mi opiniis, ke se nigrulo kaj blankulo geedziĝis, tio senhonorigis la gepatrojn de la blankulo," li ridegis.
Tamen kiam li studis post diplomiĝo, okazis al li trafika akcidento. Kvankam li transvivis la danĝeron, tamen li perdis la vidkapablon. Li eniris en blindulejon, kie li lernis brajlon kaj iradon kun kano. Iom post iom li povis vivi sendepende.
Li diris: "La plej granda ĉagreno por mi estis ke mi ne povis certiĝi, ĉu oni estas nigra aŭ ne. Mi konsultis mian psikologian instruiston. Li donis al mi utilajn konsilojn. Mi fidis lin, verŝis al li mian koron kaj rigardis lin kiel mentoron kaj amikon. Iutage li diris al mi, ke li mem estas nigrulo. Kaj tiam malaperis miaj antaŭjuĝoj. Por mi la instruisto estas bonulo, kaj la haŭtkoloro estas sensignifa."
Antaŭ ol la trajno atingis la stacion, la maljunulo diris: "Mi perdis ne nur la vidpovon, sed ankaŭ la antaŭjuĝojn. Kia feliĉo!"
La edzino de la maljunulo jam atendis lin sur la kajo. Ili brakumis unu la alian. Mi mire rimarkis, ke lia edzino estas blankhara nigrulino.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng