El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio de publika vidarto en Ŝanhajo

| 2013-09-26
Bookmark and Share


Verko el Ceramika Instituto de Jingdezhen 

 


Verko el Belarta Instituto de Sichuan  

 

    La 24an de septembro en la Ŝanhaja Skulptaĵa Arto-Centro inaŭguriĝis la tria Bienalo de Publika Vid-Arto de Universitataj Studentoj kun la temo "diversaj vidpunktoj". La ekspozicio montras elstarajn verkojn de preskaŭ 80 studentoj el pli ol 20 ĉinaj institutoj kaj kolegioj. Ĝi okazis en la jaroj 2010 kaj 2011, kaj ĉi-jare ĝi la unuan fojon okazas kiel bienalo. La verkoj estos konservitaj de la popola registaro de Putuo-distrikto, Ŝanhajo, kaj parte de ili estos montrataj en la publikaj verdejoj kaj parkoj de Putuo-distrikto, Ŝanhajo.

 

    La bienalo celas inspiri junajn artistojn fari malferman kaj kreivan arto-eksperimenton kaj krei artaĵojn konformajn al publika spaco de nuntempaj urboj per diversaj vidpunktoj kaj inkluzivema spirito. La ekspozicio substrekas atenton al scienco, tekniko kaj metio, kaj la temoj ampleksas mediprotekton kaj modernan vivmanieron ktp.

 

    La ekspozicio daŭros ĝis la 27a de novembro kaj estas libera al ĉiuj vizitantoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments