El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ekonomia Forumo en Krynica denove kun Esperanto

| 2013-09-25
Bookmark and Share

de Peter Baláž (EEU-estrarano)

 

 

    La 3-an ĝis la 5-an de septembro Esperanto denove estis prezentita dum la Ekonomia forumo en Krynica (Pollando), kiun partoprenas multaj gravaj politikistoj, ekonomistoj, ĵurnalistoj kaj artistoj.

 

    EEU tradicie pretigis la Esperanto-standon, ĉe kiu oni povis informiĝi pri Esperanto kaj ricevi informilojn pri la lingvo. Ĉe la stando deĵoris, ankaŭ tradicie, aktivuloj de Pola Esperanto-Junularo. Danke al la subteno de UEA eblis ne nur financi diversspecajn informilojn, sed ankaŭ prepari paneldiskuton "Federacia Eŭropo -- ĉu kun komuna lingvo por ties loĝantoj?"

 

    La diskuton gvidis estrarano de EEU Peter Baláž, kiu anstataŭis la prezidanton de EEU Seán Ó Riain, kiu ne povis pro laboraj kialoj forlasi Bruselon en tiu tempo. Partoprenis ĝin Jozef Reinvart, nome de Ministerio de eksterlandaj aferoj de Slovakio, kun sia tre trafa prezento: "Bezono je radikala ŝanĝo en la tradicia lingva kaj kultura politiko de EU".

 

    Al la diskuto kontribuis ankaŭ du eminentaj gastoj. La unua estis Artur Sosna, kunprezidanto de la Luksemburga-Pollanda komerca klubo, mem parolanta ses lingvojn kaj tre interesiĝanta pri Esperanto kaj ties ebla utiligo en EU. La dua estis la eksa ĉefministro de Saksio (Germanio) kaj nun profesoro en la universitato en Dresdeno: Georg Millbrodt. Li mem parolas plurajn lingvojn, bone konscias pri la lingva problemaro de EU kaj ankaŭ pri la avantaĝoj de Esperanto, sed iom skeptikas pri Esperanto kiel komuna lingvo por la komuna Eŭropo. Fine de la paneldiskuto plurajn pensigajn vortojn pri la temo diris Halina Komar -- multjara Esperanto-movadano kaj aganto por triaaĝa publiko. Sen ŝia persista kaj pacienca laboro la ĉeesto de Esperanto en la Ekonomia forumo estus ne ebla.

 

    Necesas konscii, ke la Esperanto-budo estas entute ununura stando de neregistara organizo en la tuta forumo -- kaj krome tute senpage permesita de la organizantoj! (Simpla partopren-kotizo por la forumo kostas 450 eŭrojn!). Estas do tre bone, ke Esperanto-movado povas videbliĝi tie kaj informi la partoprenantojn (ĉi-jare partoprenis ĉirkaŭ du mil homoj) pri la internacia lingvo. Per tia ĉi agado nia lingvo iĝas pli aktuala kaj rimarkata fenomeno. Ni strebu, ke okazu pli da tiaj publikaj prezentoj de Esperanto -- nia lingvo meritas tion!

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments