El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

PEN-kolokvo pri tradukarto en oktobro 2014

| 2013-09-24
Bookmark and Share

    Esperanta PEN-Centro, kunlabore kun la Esperanto-Domo en Malago, estas plananta du- ĝis tritagan kolokvon pri la esperanta tradukarto, en Malago meze de oktobro 2014. La aranĝon aŭspicios PEN Internacia, kaj malfermos per ĉefprelego la prezidanto de ties Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, prof. Josep Terricabras el Barcelono.

 

    La kolokvo celas fari la punkton pri la traduka ĝenro en Esperantio, kiu de longe orfas je eminentaj literaturaj tradukistoj, kiaj estis Kalocsay kaj Waringhien. Al la kolokvo povos konverĝi ankaŭ lokaj iniciatoj, kiel tiu ĵus lanĉita de Fajszi Amika Rondo pri Endre Ady.

 

    Inter la invitotaj prelegantoj jam donis sian konsenton c-ano Carlo Minnaja (pri la tradukado de la itala moderna prozo), c-ano Tomasz Chmielik ("La esperantigo de albanaj verkoj kiel metodo eniri la personecon kaj socion de la koncernaj aŭtoroj"), sen. Giorgio Silfer ("La kvar tendencoj en la esperanta tradukarto: Kabe, Kalocsay, Newell kaj..."), c-ano Bertil Nilsson ("Spertoj kun la sveda literaturo kaj kun Ernst Jünger").

 

    Estas konsiderata ankaŭ ronda tablo kun la reprezentantoj de la kataluna, galega, eŭska kaj okcitana nuntempaj literaturoj...

 

    La kolokvo, okazonta en kaj apud la Esperanto-Domo, verŝajne koincidos kun la dua datreveno de ĝia inaŭguro. La publikigo de la aktoj estos komisiita al Kooperativo de Literatura Foiro.

 

(el ESPERANTA CIVITO)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments