El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

D-ro Sun Jatsen kaj Tong Meng Huj de Ĉinio

| 2013-09-22
Bookmark and Share


S-ro Sun Jatsen en Parizo de Francio, 1909 

 

    Post kiam la historio paŝis en la dudekan jarcenton, diversaj imperiismaj landoj pli freneze agresis kaj prirabis Ĉinion sin apogante sur la neegala "Traktato de 1901", la vastaj laborantaj popolamasoj vivis pli mizere, kaj senprecedence akriĝis la nacia kaj klasa kontraŭdiroj. De la jaro 1901 ĝis 1905, bataloj kontraŭ impostoj kaj fremdlandaj eklezioj senĉese leviĝis en la kamparo. Kamparanoj de Gili (nun Hebei-provinco) ribelis alte tenante la flagon kun la devizo "forbalai King-dinastion kaj forigi fremdlandajn imperiistojn". La popolo de Ŝanhajo kaj ĉinaj studentoj en Japanio lanĉis batalon kontraŭ la cara Rusio kiu rifuzis retiri sian armeon de nordorienta Ĉinio. Tiuj bataloj de la popolamasoj kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo puŝis la revolucian movadon gvidatan de la burĝaj revoluciuloj kun Sun Jatsen, pioniro de la ĉina demokratia revolucio, kiel reprezentanto.

 

    La burĝa demokratia revolucio de Ĉinio kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo ĝustadire komenciĝis de la revolucia movado gvidata de S-ro Sun Jatsen. Sun Jatsen (1866-1925) naskiĝis en kamparana familio de Cujheng-vilaĝo de Hiangŝan-gubernio de Guangdong-provinco. En sia knabeco li ŝatis aŭskulti revoluciajn rakontojn pri la Tajping-a Ĉiela Regno kaj tre admiris ĝian gvidanton Hong Hiukjuan. En sia juneco li studis en Honolulu kaj, reveninte al la patrolando, studis medicinon en Kantono kaj Hongkong kaj sisteme akceptis la demokratian revolucian ideologion de la Okcidento. Vizaĝe al la subpremado de imperiistoj kaj la putriĝo de King-registaro, Sun Jatsen starigis por si la grandan celaĵon reformi Ĉinion. Sekve li komencis disvolvi revolucian movadon en suda Ĉinio en la nomo de medicinisto. En 1894, li skribis al Li Hongĝang, norda ministro de King-registaro, sian proponon pri reformo de aŭtokratio kaj disvolvo de kapitalismaj industrio kaj komerco por savi la nacion, sed lia opinio estis rifuzita. En la Ĉina-Japana Milito de 1894, la nacio estis en krizo kaj ĉiam pli altiĝis la revolucia entuziasmo de la popolo oponi kontraŭ imperiistoj kaj feŭdismo. Sun Jatsen ekkomprenis ke la reforma vojo estas neirebla, por savi Ĉinion oni nepre devas renversi la feŭdan regadon de King-registaro.

 


Sun Jatsen kaj Song Kingling en Japanio, 1915 

 

    Vintre de 1894, Sun Jatsen fondis, kun pli ol 20 elmigrintaj ĉinoj en Honolulu, la plej fruan burĝan revolucian asocion en Ĉinio, celante "forpeli la tatarojn, restarigi Ĉinion kaj fondi unuiĝintan registaron". Tuj post tio Sun Jatsen aktive preparis arman leviĝon en Kantono por faligi King-registaron. Tamen, pro malkaŝiĝo de la plano la leviĝo ne realiĝis.

 

    Post la malsukceso de la leviĝo en Kantono, Sun Jatsen forfuĝis kaj migris al Japanio, Eŭropo kaj Usono. Oktobre de 1896 li estis trompite venigita al kaj arestita de ambasadorejo de King-registaro en Londono kaj oni intencis lin transporti al Ĉinio kaj mortigi. Poste li estis elsavita dank' al helpo de lia antaŭa instruisto D-ro Cantlie. De tiam Sun Jatsen daŭrigis sian lernadon de la Okcidento por trovi nacisavan vojon kaj samtempe propagandis revolucion inter ĉinaj elmigrintoj.

 

    En la komenco de la 20-a jarcento, kiam Sun Jatsen faris revolucian agadon eksterlande, burĝaj demokratiaj revoluciuloj aperis ankaŭ inter la studentoj enlande kaj en Japanio. Ili plejparte estis patriotoj antaŭe kaj revoluciuloj poste ekscitite de la ĉiam pli serioza nacia krizo konsciante, ke Ĉinio pereos se King-dinastio ne estos faligita. Ili kaj Sun Jatsen tiam formis la burĝan revoluciularon. Ili vigle agis en diversaj lokoj de la lando kaj klopodis en Ŝanhajo kaj Tokio por eldoni ĵurnalojn, gazetojn kaj energie disvolvi revoluciajn propagandojn.

 

    Kun vasta dissemado de la revolucia ideo, revoluciaj asocioj aperis unu post alia. Krom Hing Gong Huj, troviĝis ankaŭ Hua Hing Huj starigita en 1903 en Ĉangŝa fare de Huang Hing kaj Ĉen Tianhua de Hunan-provinco, kiuj iam studis en Japanio; Guang Fu Huj starigita en 1904 en Ŝanhajo fare de Caj Juanpej kaj Ĝang Tajjan de Ĝegiang-provinco; kaj Scienca Relerna Kurso organizita de revoluciaj junuloj de Hubej-provinco en Vuĉang, kiu poste fariĝis Literatura Asocio kaj Gong Ĝin Huj. Ĉiuj tiuj organizoj celis faligi King-dinastion per revolucio, tial ili akcelis la disvolviĝon de la revolucia situacio kaj faris preparon en organizo por starigi tutlandan revolucian partion.

 


En 1905, Sun Jatsen fondis Tong Meng Huj de Ĉinio en Tokio de Japanio. La foto montras ĉiujn membrojn en la fondiĝa ceremonio.

 


Artilerio de la revolucia armeo ekster la urbo Vuĉang, kiam okazis la Vuĉang-a Leviĝo en 1911. 

 

    En 1905, kun rapida disvolviĝo de la revolucia situacio, multaj revoluciuloj trovis ke estas necese starigi unuigitan organizon por gvidi la tutlandan revolucian movadon. Somere de tiu jaro, Sun Jatsen venis de Eŭropo al Japanio, kaj tie li intervidiĝis kun Huang Hing kaj aliaj kamaradoj kaj elmetis al ili sian proponon pri starigo de unuigita organizo. Ĝi tuj trovis respondojn. Meze de aŭgusto, revolucia organizo nomita "Tong Meng Huj de Ĉinio" okazigis kunvenon por sia fondiĝo, en kiu partoprenis revoluciuloj el 17 provincoj. Sun Jatsen estis elektita kiel ĝia estro. La kunvenantoj akceptis programon de la organizo kaj decidis starigi la ĝeneralan oficejon en Tokio kaj ĝiajn filiojn en diversaj provincoj enlande kaj en aliaj lokoj eksterlande. La fondiĝo de Tong Meng Huj markis la naskiĝon de la burĝa revolucia partio de Ĉinio kaj ankaŭ antaŭsignis la alvenon de nova revolucia tajdo.

 

    La programo de Tong Meng Huj estis "forpeli la tatarojn, restarigi Ĉinion, starigi nacian respublikon kaj egaligi terposedan rajton", kiun Sun Jatsen disvolvis en Principon de Naciismo, Principon de Demokratio kaj Principon de Popola Vivo t.e. la malnovaj Tri Popolaj Principoj. La Principo de Naciismo estis "forpeli la tatarojn kaj restarigi Ĉinion" celante renversi la manĉuran aristokratan regadon de King-dinastio, savi la nacion el la krizo kaj starigi sendependan ŝtaton; la Principo de Demokratio estis "starigi nacian respublikon", nome renversi la feŭdan imperiestran regadon kiu daŭris pli ol 2,000 jarojn en Ĉinio kaj starigi burĝan respublikon; la Principo de Popola Vivo estis "egaligi terposedan rajton" por nuligi la bienulan monopolon pri agroj kaj disvolvi kapitalismon. La programo de Tong Meng Huj estis programo de la ĉina burĝaro por starigi burĝan respublikon kaj disvolvi kapitalismon en Ĉinio. Sed ĝi ne eksplicite esprimis oponon kontraŭ imperiismo kaj radikalan renverson de feŭda potenco, sekve ĝi ne estis programo de radikala nacia demokratia revolucio. Tamen ĝi estis progresa kaj revolucia, ĉar ĝi estis konforma al la volo de la popolo kaj ludis grandan rolon por alvoki la popolon kaj akceli la tiaman revolucian movadon.

 

    Post sia fondiĝo Tong Meng Huj funkciigis sian organon "Popolan Ĵurnalon", por fari revolucian propagandon. Ĝuste en tiu tempo ĝi estis furioze atakata de lojalistoj Kang Joŭvej kaj Liang Kiĉaŭ. Forfuĝinte eksterlanden pro malsukceso de la Reforma Movado de 1898 Kang kaj Liang ne konsciis de la malsukceso, ke la reforma vojo estas neirebla, kaj ankoraŭ persiste pledis por konstitucia monarkio por oponi kontraŭ perforta revolucio, intencante defendi la reakcian regadon de King-dinastio. Tiamaniere ili degeneris en kontraŭrevoluciulojn. Ili prenis la gazeton "Ŝinmin Ĉongbao" kiel sian ĉefan propagandilon kaj atakis la teorion kaj programon de la revoluciuloj. La lojalistoj estis eĉ pli danĝeraj ol King-registaro por la revoluciuloj, kaj sen frakaso de ilia atako la revolucio ne povis disvolviĝi. Sekve, de la jaro 1905 ĝis 1907 la revoluciuloj polemikis kontraŭ la lojalistoj ĉefe pri la demandoj ĉu revolucii aŭ ne, ĉu renversi King-dinastion aŭ ne. La lojalistoj ĉiamaniere beligis King-registaron, precipe imperiestron Guanghju, kaj kalumniis ke la popolo estas malica, tial demokratio ne povas esti praktikata kaj atakis ke la revolucio povas kaŭzi "ribelon" kaj dismembrigon al Ĉinio fare de fremdaj landoj kaj oni povas nur praktiki konstitucian monarkion, eĉ nur "racian aŭtokration". La revoluciuloj pinto-kontraŭ-pinte refutis ilin dirante, ke malica estis ne la popolo sed la registaro, kaj nur post faligo de la naciperfida registaro per revolucio, Ĉinio saviĝos kaj la popolo feliĉiĝos. Fine la revoluciuloj gajnis la batalon kaj la lojalistoj ne povis ne konfesi, ke "de pluraj jaroj pledo por revolucio" furoras en la lando. Dank' al tio la demokratia revolucia ideo pliprofundiĝis en la popolon kaj la revolucio disvolviĝis senĉese. Guste kiel Sun Jatsen diris: "De tiam la revolucio tajde leviĝas kaj progresas kun rapideco neatendita."

 

    Samtempe kun tio, Tong Meng Huj aktive organizis kaj mobilizis homojn al arma leviĝo por renversi King-dinastion. De 1906 ĝis 1911 ili okazigis multajn leviĝojn en sudaj provincoj. Sun Jatsen ne nur gvidis ilin, sed ankaŭ batalis kiel soldato. La dua leviĝo en Kantono okazigita en aprilo de 1911, nome batalo ĉe Huanghuagang, estis la plej fama el ili. Ĝi estis persone decidita de Sun Jatsen. Ĝi montris la neflekseblan revolucian spiriton de Sun Jatsen kaj multaj aliaj revoluciuloj. Por tiu leviĝo Tong Meng Huj mobilizis ĉiujn siajn fortojn kaj faris sufiĉan preparon. Huang Hing kiel estro de la prepara organizo en Hongkong respondecis pri organizado kaj gvidado de la leviĝo kaj Sun Jatsen kolektis monon por tio eksterlande. Ili ankaŭ instalis dekojn da sekretaj organoj en Kantono kaj elektis bonegajn membrojn de Tong Meng Huj el diversaj lokoj en- kaj eksterlandaj por organizi ilin en avangardon de la leviĝo. Ili planis unue ataki Kantonon kaj poste marŝi norden laŭ pluraj vojoj. Je la kvina posttagmeze de la 27-a de aprilo, ili ekpafis en Kantono. Huang Hing batalis en la fronto kaj pli ol cent soldatoj kun blanka rubando ĉirkaŭ la brako kaj pafilo en la manoj brave sturmis sub lia gvido al la sidejo de la plej alta loka registaro kaj ekbruligis ĝin. La plej alta reganto Ĝang Fengki teruriĝis kaj forfuĝis transsaltinte la malantaŭan muron de la korto. Kiam la leviĝa armeo estis forironta, granda nombro da King-dinastiaj armeanoj venis por ĝin subpremi. La leviĝaj armeanoj sange batalis kun la malamikoj. Tamen, pro manko de helpaj trupoj, pli ol cent soldatoj de la leviĝa armeo, inkluzive de la famaj revoluciuloj kiel Lin Gjuemin kaj Fang Ŝengdong, martiriĝis dum akra batalo en la tuta nokto, kaj ankaŭ Huang Hing vundiĝis. Poste oni enterigis la 72 martirojn ĉe Huanghuagang. Nun oni ankoraŭ ofte iras tien por funebro.

 

    Multaj armaj leviĝoj gvidataj de Tong Meng Huj fine malsukcesis pro tio, ke ili estis nur militaj aventuroj de malmultaj homoj sen partopreno de vastaj amasoj. Sed, la martiroj sangadis ne vane. Ilia heroa kaj sinoferema spirito por la revolucio instigis ĉiam pli multajn homojn sin ĵeti en la batalon por faligi la imperiisman lakeon King-dinastion.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments