Bondeziroj al la 100-a Japana Esperanto-Kongreso
de USUI Hiroyuki
La 100-a kongreso bedaŭrinde sen mia ĉeesto
De la 12-a ĝis la 15-a de oktobro okazos en Tokio la 100-a Japana Esperanto-Kongreso (http://jek100.esperas.info/). Se mi daŭre estus loĝinta en la japana ĉefurbo, mi certe estus envolviĝinta en la organizado de la kongreso. Nun laborante en Pekino ne estos eble eĉ ĉeesti en tiu jubilea kongreso. Sed dum la rejkjavika UK mi aranĝis, ke raportistino de la Ĉina Radio Internacia faru videan intervjuon al du organizantoj de la japana kongreso.
Dum la UK, cetere, mi povis informiĝi, ke la japana ne estas la plej longedaŭra Esperanto-kongreso. Tiun honoron havas, se ne estas iu kiu daŭras samlonge en aliaj landoj, la skota kongreso, kiu en la venonta jaro okazos por la 109-a fojo.
La afiŝo de la 100-a japana kongreso |
Kiel ajn, al la 100-a japana kongreso mi volas laŭeble helpi, kaj petis ĵurnalistinon al mi konatan aperigi mian artikolon pri la kongreso en la ĵurnalo, por kiu ŝi laboras. La ĵurnalo, sur kiu baldaŭ aperos la artikolo, nomiĝas Toseishimpoo, kiu aperas dufoje semajne kaj estas legata de miaj iamaj gekolegoj kaj samspeculoj, municipaj oficistoj de la Tokia Metropola Registaro kaj de la registaroj de la aliaj municipoj, kiuj konsistigas la Metropolon de Tokio.
Eble interesus la legantojn kion mi skribis en tiu ĉi artikolo. Do mi tradukis ĝin iom libere, ellasante lingvan prezenton de Esperanto ne necesan por la ĉi-tieaj legantoj, kaj farante kelkajn aldonojn, kiuj ne estas en la japanlingva originalo. Ĉi-subas do la tradukita artikolo, kiu estas nenio alia ol mia esprimo de bondeziroj al la kongreso.
Progreso homara, progreso lingva
De la 12-a ĝis la 15-a de oktobro okazos en la Turhalo Funabori en la urbo Edogawa, Tokio, la 100-a Japana Esperanto-Kongreso. Tiu-rilate menciindas, ke iam ankaŭ en la sino de la Tokia Metropola Registaro funkciis Esperanto-klubo, fondita en 1971. Ĝi ankoraŭ ekzistas, sed ŝanĝis sian nomon kaj ne plu aktivas sine de la nomita registaro.
OOSUGI Sakae (centre) kun kelkaj liaj Esperanto-lernantoj en 1907
Por la unua fojo Esperanto furoris en Japanio en la jaro 1906. En septembro tiu-jare oni jam havis la 1-an kongreson. Inter la ĉeestantoj, kies nombro atingis 130, sin trovis OOSUGI Sakae, poste famiĝonta anarkiisto. Tiu ĉi radikalulo pli poste instruis Esperanton ankaŭ al liaj ĉinaj gekamaradoj, kaj tio fariĝis unu el la kanaloj, per kiuj Esperanto penetris en Ĉinion. Oosugi postlasis al ni jenajn vortojn:
Ankaŭ la progreso de la homaro estas malhelpata de tiu malsameco [de lingvoj - U.H.] ne malmulte. Dum ĉio en la socio rapide progresas internacie, sole la lingvoj restas ankoraŭ en la kadro de la nacieco. Tio estas granda malsaĝeco.*
El tiuj linioj estas evidente, ke Oosugi estis konvinkita ne nur pri tio, ke la homaro progresu kaj la socia sistemo estu ŝanĝita laŭ tiu progreso, sed ankaŭ pri tio, ke ankaŭ lingvoj devas trairi simile radikalajn ŝanĝojn. Esperanto estis por li simbolo de tiuj progresoj ne nur lingva sed ankaŭ socia kaj homara.
Interese rimarki, ke Esperanto simbolis la progreson de la homaro ankaŭ por tiuj japanoj, kies politikaj konvinkoj tute malsamis ol tiu de Oosugi. Ni povas citi, ekzemple, la nomon de GOTOO Shimpei, kiu okaze eĉ estis ministro pri internaj aferoj kaj do respondecis pri la regado de tiaj radikaluloj kiel Oosugi. Gotoo pli frue servis en la kolonia administracio de Tajvano aŭ kiel la unua prezidanto de la Sud-manĉuria Fervojo, kaj poste ankaŭ kiel urbestro de Tokio. Do, li estis unu el la gravaj funkciuloj de la antaŭmilita reĝimo de Japanio.
GOTOO Shimpei |
La politikisto iam faris paroladon en propaganda prelegkunveno pri Esperanto, kaj do verŝajne parolis favore al la lingvo. Ankaŭ Gotoo kaj multaj aliaj japanoj de similaj politikaj tendencoj rigardis Esperanton kiel ilon, per kiu Japanio sekvu kaj eventuale preterŝtupu la homaran progreson.
Eĉ post la dua mondmilito tia konvinko aŭ fakte revo pri la homara evoluo subtenis la popularecon de Esperanto inter japanoj. Ŝajnas, ke ili forlasis tian optimisman bildon nur en la 1980-aj jaroj. Nu, ankaŭ nuntempe ne mankas homoj en Japanio, kiuj persiste okupiĝas pri la lingvo sed la japana socio ĝenerale perdis optimismon pri la homara progreso kaj samtempe intereson pri la zamenhofa lingvo. Mi hipotezas, ke tio estas ĉar ordinaraj japanoj, en la nuna postmoderna epoko, fariĝis multe pli skeptikaj pri la progreso entute kompare kun antaŭuloj en la pasinteco.
Kia alternativo al la revo pri la progreso?
Ĉu do Esperanto iom post iom perdos sian vivkapablon kaj fine malaperos? Aŭ ĉu ni trovos alian manieron por firme situigi la lingvon en la socio krom la revo pri la homara progreso? Pri tio sugeston povus doni al ni la fakto, ke oni subtenis Esperanton ne nur pro la revo pri la progreso de la homaro, sed ankaŭ pro ali-specaj revoj de homoj, kiuj sin trovis en periferioj, en diversaj sencoj de tiu ĉi vorto.
Tio estas komprenebla, ĉar oni ordinare ne bezonus tian lingvon kia estas Esperanto, se oni sidas en la centro de la mondo: en tiu kazo via lingvo estas jam internacia, kiel estas la angla nuntempe. Ni rememoru, ke la iniciatoro de Esperanto ja estis ruslanda hebreo, ano de socie periferiigita popolo.
En Japanio similan periferian pozicion okupis, kvankam etne japana, ekzemple MIYAZAWA Kenji, romanverkisto kaj poeto, kiu lernis Esperanton por diskonigi siajn literaturajn verkojn en la mondo. Tiun lingvon li elektis ĉar li, naskita kaj dum preskaŭ la tuta vivo loĝinta en la periferia Tohoku-regiono, volis rekte ligiĝi kun la mondo sen esti perata de la centro en Japanio: Tokio. Post la triobla katastrofo en 2011 lia nomo estas citata de diversaj personoj, kiuj pripensas la restarigon de la regiono. Ankaŭ por la "restarigo" de Esperanto utilus lerni de liaj ideoj, kiuj ne ĉiam estis plene optimismaj pri la progreso. Dum la ĉi-foja kongreso mem estas planata programero, en kiu dialogos du junaj verkistoj, kiuj lernas Esperanton kaj volas iel intergrigi ĝin al la literatura kreado. Ili eventuale povus mencii la nomon de Miyazawa.
MIYAZAWA Kenji |
La afiŝo de la publika koncerto |
Alian situigon eble sugestis Zamenhof mem, kiu pensante pri la graveco de tiuj, kiuj pli poste ricevis la nomon de "denaskaj esperantistoj", skribis:
Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol miliono da aliaj homoj.**
Tiujn ĉi liniojn mi ne aprobas centprocente, sed mi ĉi tie ne diskutos pri tio. Kiel konate, da denaskaj esperanitstoj nun en la mondo estas almenaŭ kelkaj centoj. Unu el la japanaj muzikistoj, kiuj aperos dum la publika koncerto de la kongreso, estas denaskulo, kiu naskiĝis kaj kreskis en Japanio. Espereble tiuj junuloj, muzikantaj aŭ verkantaj, povu trovi por Esperanto novan vojon. Tion mi elkore esperas el la malproksima ĉina ĉefurbo.
*=Miyamoto, Masao 1984. La morta suito: Oosugi Sakae, anarkiisto-esperantisto. Kioto: L' omnibuso, p.55.
**=Zamenhof, Lazaro-Ludoviko. 2006. Mi estas homo. Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. Kaliningrado: Sezonoj, p.97.