El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

E-kursoj en la Scienc-Teknika Universitato de Interna Mongolio

| 2013-09-17
Bookmark and Share

 

E-societo de la Scienc-Teknika Universitato varbas novajn membrojn.

 

de Liu Baoguo

 

    En la iranta semestro funkcias du fakultativaj E-kursoj en la Scienc-Teknika Universitato de Interna Mongolio, kaj 274 gestudentoj elektis Esperanton kiel fakultativan kurson. Post la lernado de 32 lernohoroj ili ricevos du studpoentojn, se ili sukcesos en la ekzameno. Sinjoro Liu Baoguo gvidas la du kursojn.

 

    Je la komenco de la nova semestro E-societo de la universitato varbis novajn membrojn, kaj aliĝis al ĝi pli ol 20 novaj studentoj. Nun ili lernas nian lingvon en la libervola kurso en ĉiu sabato. Ĝi estas gvidata de sinjoro Chen Deen.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments