El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Kuraco de junula miopeco

| 2013-09-16
Bookmark and Share

Akupunkturaj punktoj

1. Ĉengĉji

2. Tongziljaŭ

3. Jangbaj

4. Bajhuj

5. Ĝingming 

.

 

    Ĉiuj miopuloj suferas de maloportuno, tamen gejunuloj suferas de miopeco ĉefe pro la laciĝo de okulaj muskoloj kaj perturbo de miozo kaj midriazo. Ĉi-sube mi konigos tri metodojn por kuraci la junulan miopecon, nome, masaĝon de koncernaj akupunkturaj punktoj, rigardadon de kandellumo kaj prenadon de kontraŭmiopa pocio. La miopaj junuloj povas provi unu el ili aŭ la tri metodojn samtempe. Ili estas efikaj por kuraco de la junula miopeco.

   

    A. Masaĝo de akupunkturaj punktoj

   

    Premu kaj knedu laŭvice la akupunkturajn punktojn ĝingming, tongziljaŭ, ĉengĉji, jangbaj kaj bajhuj po ĉ. 100 fojoj. Masaĝu 20-25 minutojn.

 

    La masaĝo povas glatigi ĝinglŭo-vojojn, akceli la cirkuladon de sango kaj vitala energio kaj plibonigi liveradon de sango al vi kaj ilian nutritecon por levi la vidkapablon.

 

    Vidu la bildon.

 

    B. Rigardado al kandellumo

 

    Sidu rekte en malluma ĉambro, kurbigu viajn genuojn je 90 gradoj. Metu lumantan kandelon je unu metro antaŭ vi, samnivele kun viaj okuloj. Fiksu vian rigardon sur la lumo, ĝis vi klare vidos ĝin. Tio daŭros ĉ. 30 minutojn.

 

    Movu la lumantan kandelon je du metroj for de la okuloj kaj daŭrigu vian rigardadon. Kiam vi klare vidas ĝin, anstataŭigu la lumantan kandelon per brulanta incenso. Rigardu la incenson, ĝis vi klare vidos ĝin.

 

    Faru tion ĉiuvespere antaŭ via enlitiĝo. Ĉiu seanco daŭras 10 tagojn.

 

    La rigardado de la kandellumo povas eksciti la okulglobojn, pliigi la kapablon de la okulaj muskoloj, reguligi la funkcion de la optikaj nervoj por levi la vidkapablon de la okuloj.

 

    C. Prenado de kontraŭmiopa pocio

 

    La pocio estas farita el licio, lotussemo, jujubo, ignamo kaj aliaj ĉinaj medicinaĵoj. Ĝi estas tonika al la hepato kaj renoj kaj utila por glatigi ĝinglŭo-vojojn kaj reguligi la vitalan ekvilibron de la homa korpo por levi la vidkapablon.

 

    Ĉiutage prenu la pocion miksitan kun mezvarma bolinta akvo du-tri fojojn, ĉiufoje po 15 mililitroj. Se vi prenas ĝin 20 tagojn, do via vidkapablo fariĝos kompare bona; se vi prenas ĝin 60 tagojn, la rezulto estos pli kontentiga. La pocio estas produktata de la Farmacia Limigita Kompanio de Nanning, Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments