El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis la Ĉina Ŝanhaja Turisma Festivalo '2013

| 2013-09-16
Bookmark and Share

 

Prezentantoj en la parado dum la festivalo 

Prezentantoj en la parado dum la festivalo  

   

    Vespere de la 14-a de septembro inaŭguriĝis la Ĉina Ŝanhaja Turisma Festivalo '2013, intertempe okazos 41 aktivadoj en 24 tagoj.

 

    Parado de ornamitaj veturiloj, kiel la tradicia programo de la festivalo, ĉiujare altiras al si multajn turistojn. En la ĉi-foja parado partoprenis 21 ornamitaj veturiloj, 32 artaj teamoj por prezenti diverslandajn kulturojn kaj diversnaciajn morojn de la tuta mondo. Ŝanhaja tambura orkesto kaj dancaj trupoj el Hispanio, Pollando kaj Bahamoj donis la plej afablajn prezentadojn. Sur la paradveturilo el Taibei, ĉefurbo de la provinco Taiwan de Ĉinio, troviĝis domego, buso kaj stratoj; sur tiu el la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio, estis alko, gruo kaj malsekejo; sur tiu el Indonezio estis koraloj kaj delfeno! La parado allogis al si ĉ. 500 mil vizitantojn.

 

    La festivalo estos fermita en la 6-a de oktobro, post la prezento de artfajraĵoj kun muziko.

 

    La Ŝanhaja Turisma Festivalo, kies eksa nomo estis la Huangpu-a Turisma Festivalo, okazis por la unua fojo en la jaro 1990. Nun ĝi jam fariĝas fama granda festivalo de Ŝanhajo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments