El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Japanio fotoekspozicio de infanoj

| 2013-09-13
Bookmark and Share


Vizitantoj en la ekspozicio  

 


Afiŝoj en la ekpozicio  

 

    La 10-an de septembro okazis en Japanio fotoekspozicio de infanoj kun la temo "Estonto de Japanio kaj Ĉinio". Antaŭ tio ĝi okazis en Ŝanhajo kaj Pekino de Ĉinio.

 

    6 fotistoj japanaj kaj ĉinaj faris fotojn pri cent infanoj en la aĝo de ĉirkaŭ 11 jaroj. La antaŭaj demandis al la lastaj "kiu leciono plaĉas al vi kaj kiu leciono al vi ne plaĉas", "kion vi volus, se vi havus monon" kaj "kio estas via revo". Post pripensado, ili respondis ĉi tiujn demandojn, kaj la fotistoj kaptis la momenton. Iu 65-jara virino diris, vizitinte la ekspozicion, ke la infanoj ĉinaj kaj japanaj ne havas grandan diferencon.

 

    La ekspozicio estis lanĉita de japana fama verkisto Miyake Reiko, kiu esperis, ke la vizitantoj povos senti varmon tra la fotoj de la infanoj.

 

    Ĉinaj studentoj en Japanio kaj lokaj studentoj funkciis kiel volontuloj por la ekspozicio, tie ili servis kiel interpretistoj kaj faris diskonigon por la vizitantoj. La ekspozicio daŭras dum unu semajno kaj poste okazos en Tokio de Japanio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments