El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalejdoskopo>

En Berno antaŭ cent jaroj

| 2013-09-12
Bookmark and Share

 

    La 9a Universala Kongreso de Esperanto de la jaro 1913 devintus esti invitita al Ĝenovo, sed pro organizaj problemoj, interalie, la demisio de la prezidanto de la LKK, ĝi ne povis okazi en Italio. Kiel alternativo oni decidis pri Berno (Svislando), kiu estis je dispono kiel kandidato kune kun Edinburgo kaj Bukareŝto. Pro tio Zamenhof skribis al Hippolyte Sebert, la gvidanto de la Esperantista Centra Oficejo en Parizo, la sidejo de la Konstanta Komitato de l' Kongresoj (KKK), siajn dubojn pri la senco organizi la kongreson en Berno, des pli ke en ĉi tiu urbo atendis la esperantistojn kelkaj tre influaj kontraŭuloj de Esperanto, precipe idistoj, kiuj povus fari publikan skandalon. Krom tio li timis, ke mankos sufiĉaj aliĝantoj kaj partoprenantoj. Zamenhof proponis al Sebert rezigni pri la UK en 1913 kaj koncentri ĉiujn fortojn al la jubilea kongreso en Parizo en 1914.

 

 

    Sed malgraŭ la zamenhofaj duboj kaj avertoj, la 9a UK estis malfermita la 24an de aŭgusto en Berno kaj daŭris ĝis kaj 31a kun 1203 partoprenantoj (laŭ la jarlibro de UEA, sed 1015 laŭ Enciklopedio de Esperanto) el 30 landoj en la berna Kazino. Zamenhof aperis en akompano de sia edzino Klara kaj sia iom kaprica filino Lidia, kiu eklernis Esperanton nur kelkajn semajnojn antaŭe. Ilia filo Adamo alveturis el Laŭzano, kie li studis kaj doktoriĝis pri medicino.

 

    La membroj de LKK estis: Jakob Schmid, prezidanto; Immanuel Olŝvanger, sekretario; Fritz Merz, financo; Jules Perlet, loĝado; Charlotte Pulvers, kongreslibro; Max Burghold, distro, polico. La honorofico de la alta protektanto estis plenumita de kolonelo Emil Frey, eksa membro de la svisa registaro kaj oficanta direktoro de la centra oficejo de la Universala Telegrafa Unio. Lia varma germanlingva kongresa salutparolado estis laŭtlegita de Lina Häberli en Esperanto-traduko. Frey laŭdis kaj dankis la "grandan verkon", kiun Zamenhof kreis, kaj montris sin konvinkita, ke "krei kaj vivigi internacian lingvon signifas fari al la homaro nemezureblan servon, kies gravecon nur tiu povas estimi, kiu konas la murojn starigitajn inter la popoloj per la diverseco de lingvoj". Krom tio, paroladis reprezentantoj de la kantona konsilantaro kaj de diverslandaj registaroj.

 

    Kolonelo Frey estis samtempe la prezidanto de la pompa Honora Komitato, kiun konsistigis aro da signifaj publikaj personecoj kiel Emil Lohner, reprezentanto de la Kantona Registaro; G. Michel, prezidanto de la Urba Konsilantaro; Charles Albert Gobat, parlamentano, direktoro de la Internacia Pac-Oficejo kaj nobelpremiito pri paco (1902); Fritz Koch, ĝenerala sekretario de la Internacia Unio de Poŝtoj, Telegrafoj, Telefonoj. Inter aliaj membroj elstaris la ĝeneralaj direktoroj de la Svisaj Poŝtoj kaj de la Svisaj Telegrafoj, la vic-direktoro de la Internacia Oficejo de la Fervojoj, la rektoro de la Berna Universitato, la direktoro de la Nacia Banko, la prezidanto de la Svisa Asocio por Komerco kaj Industrio, kaj reprezentantoj de la armeo, eklezioj, kuracistaro kaj gazetaro.

 

    Ĉar Zamenhof en Krakovo anoncis, ke li ne plu volas ludi la rolon de la "Majstro", li rezignis en Berno pri sia propra kongresa parolado kaj delegis la noblan taskon al René de Saussure, frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure, kiu deĵoris kiel prezidanto de la kongresa akcepta komitato. Malgraŭ la averto de Zamenhof, de Saussure tamen daŭrigis nomi lin majstro kaj esprimis al li, publike kaj oficiale, la "profundan dankon, admiron kaj amsenton de la tuta Esperantistaro". Samtempe, de Saussure proklamis la unuan periodon de la Esperanto-historio "forpasinta" kaj solene inaŭguris la "duan periodon", kiu laŭ li "estu la decida periodo, dum kiu Esperanto enradikiĝos pli forte en la tuta mondo!"

 

    Aliaj okazaĵoj estis tri laborkunvenoj de UEA, kiu okazigis sian 4an kongreson sine de la UK, sub la gvido de Théophile Rousseau kaj John Pollen, kiuj anstataŭis la UEA-prezidanton Harold Bolingbroke Mudie, kiu devis iri al Kanado, kaj de Hector Hodler, ĝenerala direktoro de UEA, kiu en sia parolado emfazis la neceson plimultigi la asociajn membrojn.

 

    Kiel en la antaŭaj UKoj, ankaŭ en Berno okazis pluraj fakkunsidoj. En la teatra vespero estis surscenigitaj la spektakloj Patreco de Mathilde Wolf kaj Ginevra de Edmond Privat. Okazis muzika kaj literatura vesperoj, internacia oratora konkurso, oficiala festeno, granda koncerto kaj internacia kongresbalo, kiel ankaŭ festo sur la monto Gurten kaj tri Esperanto-diservoj por protestantoj, katolikoj kaj judoj. Friedrich Uhlmann celebris la unuan framasonan riton en Esperanto. La dumkongresa ekskurso kondukis la esperantistojn al Interlaken en Berna Oberlando.

 

    Unu el la dumkongresaj programeroj, kiujn oni legas hodiaǔ kun amuzo, estis priraportita de la Kongresa Gazeto jene:

 

    Dimanĉon, je la sesa amasiĝis sur la Herrengasse antaŭ la Kazino ĉirkaŭ la naciaj flagoj la mil kongresanoj. Dank' al agemo de l' Komisionanoj ordo baldaŭ regis, kaj sekvante la urbmuzikistaron, kiu ludis gajajn marŝariojn, la tuta Kongresanaro ekiris tra la Marktgasse kaj la Spitalgasse (ĉefaj stratoj en la urbocentro, aK) ĝis la stacidomo kaj de tie tra la Christoffelgasse, preter la monumento al la Universala Poŝta Unio, tra la Bundesgasse ĝis antaŭ la Federacia Palaco. Multaj Kongresanoj portis verdajn flagojn. La stratoj estis superplenaj je Bernaj kaj fremdaj rigardantoj, kiuj tre interesiĝis. Sed kiam la sekvantaro alvenis sur la Bundesplatz, la rigardantoj estis tiel multegaj, ke oni devis iom atenti antaŭ ol grupiĝi. Tiam la urbmuzikistaro solene ludis la svisan nacian himnon; ĉiuj kapoj senĉapeliĝis, kaj ĉiuj nepre ĉiuj, kantis tiun himnon al libereco. Kaj nun tra la Amthausgasse reekmarŝis la Kongresanaro ĝis la Kazino. Tie [estis], sur vasta balkono, S-rino kaj D-ro L.L. Zamenhof, ĉirkaŭitaj de la estradaj eminentuloj, kiuj intertempe trinkis teon. La sekvantaro helike amasiĝis kaj haltis antaŭ la balkono. Post ovacio al la kreinto de Esperanto, la Kongresanoj ĥore kantis la Esperon akompanatan de la urbmuzikistaro. Dum tiu kantado, la vidaĵo, el la balkono, de la placo tute nigra je homoj estis tre impresiga.

 

    Pro maldiskreteco oni povis ekscii, ke la idistoj klopodas saboti la kongreson, sendante leteron al la aŭtoritatoj de ŝtato, kantono kaj urbo kun la alvoko ke oni rezignu sendi oficialan reprezentanton al la UK. La skandalo fariĝis publika, ĉar la letero estis submetita al la prezidanto de la kongreso, Schmid, kiu okupiĝis pri la afero. Ambaŭ flankoj ĵetis oleon en la fajron. En la kongresejo cirkulis bildkarto kun sarkasma karikaturo: dekstre ĝi montris la kongresan prezidanton Schmid en formo de giganta urso, maldekstre estis videbla mortpendigilo kun vireto, supozeble idisto, surportanta la titolon Weltsprache-Amt kaj sufokata de la giganto. La idistoj anoncis, ke ili daŭrigos sian lukton kontraŭ Esperanto. La esperantistoj simple ignoris la agadon de Weltsprache-Amt, kio devis forte ĉagreni la idistojn. La kongresa parolado de Emil Frey estis publikigita ankaŭ en la periodaĵo Die Weltsprache, organo eldonita de la svisaj idistoj. Ĉar Frey estis ankaŭ honora prezidanto de la 'Unuiĝo por la kreo de Mondlingva Oficejo', proksima al la idistoj, li deklaris, ke li "nepre deziras gardi la neŭtralecon" rilate la planlingvan demandon.

 

    Kiel aldonaĵo de la revuo Esperanto aperis ses numeroj de la Oficiala Kongresa Gazeto, kiu publikigis krom multaj programaj informoj ankaŭ la paroladojn de la ĉefaj movadaj funkciuloj. La loka kaj svisa gazetaro dediĉis al la 9a Universala Kongreso de Esperanto en Berno plurajn artikolojn.

 

Andreas Künzli

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/227bern/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments