Manuskripto pri la E-versio de la romano Ruĝdoma Sonĝo konservata de la E-muzeo en la Zaozhuang-a Universitato
Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao
S-ano Xie Yuming |
Manuskripto de s-ano Xie Yuming pri esperantigita romano Ruĝdoma Sonĝo |
S-ro Xie Yuming (Seimin) kontribuis la manuskripton el 52 ekzempleroj pri la E-versio de la romano Ruĝdoma Sonĝo al la E-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato de la provinco Shandong en orienta Ĉinio.
S-ro Xie Yuming, veterana tradukisto de la E-sekcio de Ĉina Radio Internacia kaj membro de la Akademio de Esperanto inter la jaroj 1986-2013, ricevis la titolon de dumviva premio atribuita de la Ĉina E-Ligo en la jaro 2010 pro sia kontribuo al la Esperanta literaturo. La E-version de la tri-voluma romano Ruĝdoma Sonĝo eldonis la Ĉina E-Eldonejo inter la jaroj 1995-1997. Pro tradukado de la romano Ruĝdoma Sonĝo, Xie Yuming ricevis OSIEK-premion en la jaro 1999.
Redaktoro : Wang Lihua
No Comments