El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Juna esperantisto klopodas kaj suksesas per/por Esperanto (III)

| 2013-09-11
Bookmark and Share

Intervjuo kun Francesco Maurelli

 

de Pietro Fiocchi

 

    Konsideroj pri faktoj kaj diroj rilate Esperanton

 

    Kial famaj ĵurnalistoj aǔ intelektuloj en Italio kaj alie diris ke Esperanto estas nur senutila intelekta ludo? Kial la Esperantaro ne tute bone sukcesas disvastigi lingvon de Zamenhof?

 

 

    Plej ofte temas pri antaŭjuĝoj, do se oni ne konas, malfacile oni povas havi trafan opinion. Tamen ja indas substreki ke esperantistoj kontribuas foje al la ridindigo de la tuto, eĉ ili tion faras tute bonintence. Ekzemple ne malofte mi legis retmesaĝojn kun atakoj kontraŭ la angla lingvo, laŭ kiuj ĝi estus tute maltaŭga por komuniki ion ajn. Tio estas tute ridinda argumento, kaj ne konsideras gigantojn de literaturo kiuj estis britoj kaj sekve uzis la anglan, ekzemple Shakespeare.

 

    Ankaŭ ni kiel esperantistoj donas la ideon de ludo tro ofte. Ni ŝatas ludi, havi laŭnomajn postenojn, kaj tiel foje estas malfacile trovi en internacia kongreso iun ajn kiu estas nur simpla batalanto, kaj ne generalo (aŭ sekretario, kasisto, konsulo, ktp.) Tiu ludado foje estas simpla singravigo, sen vera konkreta emo al la profesia antaŭenigo. Tiu dinamiko estas tute mala al entreprenaj dinamikoj: de unu flanko oni timas paŝi, oni ne volas tro engaĝiĝi, oni ne volas riski, dum de la alia ni vidas homojn kiuj laboregas tage kaj nokte por konkretigi sian ideon kaj funkciigi sian entreprenon. Por ke la aliaj vidu nin pli profesie, pli kohera harmonia grupo kun klaraj celoj, kiu havas mastrumajn kapablojn, planas detale agadojn, realigas ilin, kaj pritaksas ilin, ni devas unue mem konstrui tiun bildon.

 

    Estas tamen ankaŭ dirinde ke ne ĉiuj intelektuloj havas tiun sintenon. Se ni konsideras Italion ekzemple, iama prezidanto de la Itala Akademio (Accademia della Crusca) estis elstara esperantisto, kaj pretigis lernolibron ankoraŭ nun vaste uzatan tra la lando. Iama ministro pri edukado, Tullio de Mauro, verkis la enkondukon al tiu lernolibro, kaj plie partoprenis kun plezuro al la Ceremonio pro la Centjariĝo de la Roma Esperanto-Centro, en la salonoj de la Urbodomo.

 

    Fama verkisto Umberto Eco bone kaj objektive raportis pri Esperanto, en sia libro: "La serĉado de la perfekta lingvo".

 

    Do, estas tro facile kaj senutile kulpigi tiujn kiuj havas antaŭjuĝojn pri Esperanto, dum estas multe pli fruktodone mem engaĝiĝi kaj akiri tiajn rilatojn kiuj estas necesaj por montri kio Esperanto vere estas.

 

    La fama angla lingvisto kaj verkisto J. R. R. Tolkien opiniis, ke lingvoj estas nedisigeblaj de rilataj mitologioj kaj en la 50-aj jaroj deklaris, ke Esperanto, kune kun aliaj planitaj lingvoj, estas pli mortinta ol antikvaj ne parolataj lingvoj, ĉar ĝiaj aǔtoroj neniam elpensis esperantistajn legendojn. Ĉu laǔ vi tiam li pravis? Ĉu nun estas same? Se tio eblas, kiu en la nuntempa Esperantujo povus kaj rajtus esperantistajn legendojn elpensi? Ĉu tio povus esti efika solvo?

 

 

    Malfacila demando. Mi supozas ke ne temas nur pri legendoj, sed pri identigilo. Tiuj legendoj iasence identigas popolon, kreas tradicion kaj ligas la homojn. Ili iĝas iasence kohera grupo, eĉ se malgranda, kun siaj tradicioj kaj legendoj. De unu flanko tio ne estas facile en Esperanto. Mi memoras viglan debaton antaŭ kelkaj jaroj en Internacia Junulara Festivalo (junulara aranĝo kiu okazas ĉiun jaron dum Pasko, en Italio). De unu flanko certe ne ekzistas tiu "Esperanto-tradicio/kulturo": la tiama argumento estis: brita patrino sendos la filojn liten samhore kiel en la brita kulturo, sendepende de sia esperantisteco, kaj simile faras japana patrino.

 

    De alia flanko tamen Esperanto kiel lingvo estas natura identigilo, kaj nature en ĉiu grupo – eĉ se internacia – pluraj tradicioj estiĝas. Ekzistas legendoj, klaĉoj pri aktivuloj, kaj tuta subkulturo kiu rilatas nur la Esperanto-movadon. Ekzistas satira literaturo kiu estas komprenebla nur ene de la Esperanto-rondo. Tio eble ne estas "legendoj" laŭ la epopea signifo – ja neniu rakontas pri Lapenna kiel kavaliro kiu mortigis la drakon dum la Unesko-konferenco en Montevideo – sed ja estas identigilo. Simile estas ekzemple en la multe pli granda skolta movado. Ekzistas ligoj inter skoltoj kiuj ja sin identigas, eĉ sen havi epopeajn legendojn en sia historio.

 

    La amsterdama katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto. Ĉu efika institucio? Kial? Ĉu ankaǔ en Azio devus ekzisti io simila? Kiel laǔ vi ideale ĝi devus funkcii?

 

    Mi opinias ke universitata kurso pri interlingvistiko kaj Esperanto estas nepre tre grava. Estus eĉ pli bone se ĝia financado estus plene sub la respondeco de la koncernaj universitatoj, sed ankaŭ la nuna situacio estas gratulinda. Universitata kurso pri Esperanto donas certe statuson al la lingvo, samkiel ekzistas kursoj pri lingvistiko kaj pri la plej diversaj lingvoj en la mondo. Ankaŭ la fakaj studoj en Poznan, Pollando, estas menciindaj ĉiteme. Universitataj kursoj pri intelektaj ludoj ne estas tiom oftaj, do tio ankaŭ estas argumento por respondi al la kritikoj menciitaj en via antaŭa demando. Certe ankaŭ simila aranĝo en Azio estus tre bonvena. Pri la funkciado, Federico Gobbo certe povas pli trafe respondi kaj prezenti siajn ideojn.

 

 

    …

 

    Ni atingis la finon de nia interparolado kun Francesco, riĉa je trafaj ideoj, inspiraj proponoj kaj ekzemploj pri sukcesaj rezultoj, kvazaǔ esenca mallonga eseo pri bona esperantismo. Ke ĝi povu esti interesa kaj utila por la legantoj, ke ĝi instigu daǔre klopodi por Esperanto.

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments