El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Forumo pri Urba Infrastrukturo en Chongqing, Ĉinio

| 2013-09-11
Bookmark and Share


Kunfotiĝo de la invititoj en la inaŭguro de la forumo  

 


Huang Qifan, urbestro de la municipo Chongqing, manpremas kun D-ro Jatin V. Modi.  

 

    La 9-an de septembro inaŭguriĝis la Forumo pri Urba Infrastrukturo en la municipo Chongqing en sudokcidenta Ĉinio. Dum la forumo kun la ĉeftemo Ekologia civilizacio, bela urbo kaj eterna evoluado okazas diskutoj por trovi plej taŭgan planon por solvi 9 fokusajn problemojn varme zorgatajn, ekzemple la reago kontraŭ naturaj katastrofoj en urboj, la daŭrigebla konstruado de urboj kaj tiel plu. Al la forumo ĉeestis ĉirkaŭ 150 personoj, inkluzive de oficistoj de la Programo pri Homa Loĝado de la Unuiĝintaj Nacioj, de la Monda Banko, la Azia Disvolva Banko kaj tiuj de aliaj organizoj; specialistoj de en- kaj eksterlandaj institucioj kaj de superaj lernejoj; urbestroj en- kaj eksterlandaj kaj reprezentantoj de grandaj entreprenoj.

 

    La ĉina forumo estas unu el la seriaj forumoj okazigataj en la 5 landoj de BRICS, la tuta programo celas dividi la spertojn de urba disvolvo en la tuta mondo kaj kune trovi realigeblan kaj ŝparan planon por solvi la problemojn en la urbanizado.

 

    Doktoro Jatin V. Modi, prezidento de la Azi-Pacifik-Regiona Konsilio de la Monda Organizaĵo por Unuiĝaj Urboj kaj Lokaj Registaroj, diris en sia prelego farita en la inaŭguro, ke la urbanizado en la Azi-Pacifika Regiono superos 50% ĝis la jaro 2030. Li proponis, ke la aziaj urboj povas kune konstrui interŝanĝan platformon por dividigi la urbanizadan sperton kaj kunlaborigi la aziajn urbojn.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments