El Popola Ĉinio>Esperantujo>

TEJO elektis novan estraron

| 2013-09-04
Bookmark and Share

 

 

    La komitato de TEJO vendrede en Nazareto elektis novan, sepmembran estraron. Siajn postenojn konservis prezidanto Łukas Żebrowski, ĝenerala sekretario Paweł Fischer-Kotowski kaj kasisto Nico Huurman. En la estraro restis ankaŭ Boris Mandirola kaj Tina Tišljar el Kroatio.

 

    Novaj estraranoj iĝis Veronika Poór kaj Alexandre Raymond. La estraron forlasis Sergeo Tyrin, kiu ne rekandidatiĝis, kaj Petra Smidéliusz, kiu ne estis reelektita de la komitato.

 

    La negranda IJK en Israelo, kun cento da aliĝintoj, komenciĝis per antaŭkongreso, kiu ekis la 15-an de aŭgusto en Tel-Avivo. Okazis ekskursoj al la judortodoksa urbo Bnej-Barak, al Ĥajfo kaj al Jerusalemo.

 

    La IJK mem estis malfermita en Nazareto lunde vespere la 19-an de aŭgusto. La kongreso pro lastmomenta ŝanĝo okazas ne en la antaŭe planita ejo, sed en lernejo nomita laŭ la palestina politikisto Tawfiq Ziad. Li estis komunista urbestro de Nazareto, kaj forpasis en aŭtakcidento en 1994, survoje reen el Jeriko, kie li renkontis Jasir Arafat, kiam tiu revenis el ekzilo.

 

    En la malferma vespero de la kongreso parolis Ramiz Jaraisy, la nuna urbestro de Nazareto, en la hebrea, kun samtempa tradukado al Esperanto. Marde okazis la unua kunsido de la komitato de TEJO. Merkrede okazis ekskursoj kaj nacia vespero.

 

    En ĵaŭdo entute kvar raketoj estis pafitaj el Libano direkte al norda Israelo. Unu el ili falis en Nahariya, 35 kilometrojn fore de Nazareto, kie okazas la IJK. En vendredo Israelo venĝis sin, sendante atak-aviadilojn al suda Libano, kie ili laŭ israelaj raportoj trafis "teroristan celon".'

 

   Tamen la militaj agoj ne tuŝis la kongreson. Pri la raketoj la kongresanoj eksciis nur el la amaskomunikiloj. Ĵaŭde en la kongresejo okazis interalie prelegoj pri lingva justeco, pri mondcivitaneco kaj EU, kaj vendrede la komitata kunsido, dum kiu estis elektita la nova estraro.

 

    En sabato estas planata interalie nova ekskurso, kaj en dimanĉo internacia vespero. Dimanĉe okazos ankaŭ la fina kunsido de la komitato de TEJO. Ĝis nun la komitato aprobis la jarraporton kaj la financan raporton. Dimanĉe la komitato diskutos la laborplanon.

 

   La kongresejo estos fermita lunde matene.

 

(el libera folio)

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments