Sepio Punis Balenon
En la fora pasinteco vivis baleno, kiu pretendis esti reĝo de la maro pro sia kolosa korpo. Ĉiutage ĝi arogante agis kaj senskrupule molestis aliajn animalojn. Jen pro tio la tuta maro troviĝis en konstanta maltrankvileco.
Iutage, fiŝoj kune diskutis pri transloĝiĝo por eskapi el la ofendo de la baleno. Ĝuste en tiu tempo sepio elstaris, kun ŝveligita ventro kaj du hirtaj antenoj, kaj diris indigne: "Tio ne estas bona ideo. Kiu povas garantii, ke aliloke ne estas la simila tirano? Mi proponas, ke ni severe punu ĝin, por ke ĝi ne tiranu."
Buterfiŝo kapnee diris: "Ho, malfacile, malfacile! Ĝi estas kolosa. Kiamaniere ni punos ĝin?"
La sepio obstinis.
Ĝuste tiam la baleno aperis antaŭ ili. La fiŝoj tuj fuĝis de timo, escepte de la sepio. Trovante la sepion senmova, la baleno opiniis, ke ĝi rigidiĝis de teruro. La baleno malfermis sian faŭkon por engluti la sepion. Bone sin preparinte, la sepio subite elŝprucigis "inkon" kontraŭ la baleno. Tuj nigriĝis la marakvo, en kiu la baleno povis vidi nenion.
Post sufiĉe longa tempo, la marakvo klariĝis. La baleno frotis siajn okulojn kaj rimarkis: Ho! La sepio naĝas proksime! Ĝi senprokraste rapidis al la sepio. Kiam ĝi refoje atakis la sepion, la lasta refoje eligis "inkon". Kaj la baleno blinde naĝis en mallumo kaj vidis nenion.
La sepio plurfoje ripetis la artifikon kontraŭ la baleno, ke la baleno, neniam tiel mistifikita, ege koleriĝis kaj laciĝis. Vidinte la balenon malsata kaj laca, la sepio decidis ĝin kontraŭataki. Jen venis la ŝanco. Alproksimiĝis la baleno, kaj la sepio refoje elŝprucigis "inkon", saltis sur la dorson de la rivalo kaj tutforte suĉ-alkroĉiĝis al ĝia verto per siaj du antenoj.
La baleno sentis, ke io suĉas ĝian verton, kio unue jukas kaj poste doloras al ĝi.
"Certe la sepio saltis sur mian dorson," la baleno pensis kaj volis forskui ĝin per sinturno kaj svingo de la vosto. Sed la du antenoj de la sepio, kiel najloj, solide alkroĉiĝis al la kapo de la baleno kaj korŝire doloris ĝin.
Fine la baleno ne povis elteni la doloron kaj petis indulgon: "Bona sepio, bona sepio, bona frato! Malsupreniru! Mi ne plu molestos vin."
La sepio diris: "Ne! Vi molestos ne min, tamen aliajn." Kaj ĝi suĉis pli forte.
La baleno morte laciĝis pro longa turmentado, kaj elĉerpiĝis la tuta forto. Ĝi plene submetiĝis al la sepio kaj senĉese petis indulgon: "Bone, bone! De hodiaŭ mi neniam tiranos nek molestos fiŝojn. Bonvolu malsupreniri!"
Tion aŭdinte, la sepio malstreĉis siajn antenojn forte adherintajn al la baleno kaj desaltis de sur ĝi. Tamen, pro forta suĉado far la sepio, aperis malgranda truo sur la verto de la baleno.
De tiam, la baleno ne plu tiranis en la maro. La truo sur ĝia verto restas ĝis nun kaj balenoj devas de tempo al tempo elakviĝi por elŝprucigi akvon en la truo post certatempa restado en maro.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng