Poemo de Du Mu
En aŭtuna nokto
Ekranon aŭtun-nokt' fridigas en kandela lum'
Svingiĝas peli kulojn gaza ventumil' en zum'.
La ŝtupoj malvarmiĝas akve en vualo nokta
Ŝi kuŝe spektas la stelparon jen en amindum'.
0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =
0=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =
0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0
0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =
(Trad. Vejdo)
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
* Noto: stelparo ĉi tie aludas bovistan kaj teksistinan stelojn, kiuj, laŭ ĉina antikva legendo, estas du amantaj steloj.
Du Mu(803~852),kun adoltiĝa nomo Du Muyuan,estis lokano de Wannian(en nuna urbo Xi'an, Shanxi-provinco). Lia poemo versis pri solecaj vivo kaj malgajo de servoknabino en imperiestra palaco sen favoro.
La unua verso: Nokto de malfrua aŭtuno. En ĉambro arĝentkolora kandelo flagras per malvarma lumo kaj tiel igas la belan ekranon eksenti fridon. La ŝajne objektiva prezento de “arĝenta kandelo”, “aŭtuna nokto”,“ekrano”k.c. fakte estas dekoro por la protagonistino.
La laŭvorta traduko de la dua verso devis esti: “Ŝi pelas lampirojn per gaza ventumil' en zum'.”Ĝi ŝanĝis la dekoron en-ĉambran per la ekster-ĉambra kaj versis pri vigla kaj aminda knabino, kiu spite al la frido de malfrua aŭtuno, sin amuzis kun lampiroj ĉie flugantaj. Ĉi tie estis du metaforoj en ĉina poezio: ventumilo en aŭtuno kaj lampiroj. En ĉina poezio oni ofte per“la ventumilo en aŭtuno”aludis pri virino forlasita en malfavoro.
Estis malnova diro en antikva Ĉinio:“El putriĝintaj herboj transformiĝis lampiroj”, do lampiroj ofte aperis en dezertaj lokoj, ekz-e en tombejo, kie senorde kreskas herboj. Sed en ĉi poemo la loko estis “ŝtupoj en palaco”, iam prospera. Kial flugis tiel multaj lampiroj? Ĉu tie kaŝiĝis suspiro de poeto pri la ŝanĝoj de la mondo?
La knabino longatempe rigardis al la stelparo Bovisto kaj Teksistino kaj ankoraŭ ne volis endormi en profunda nokto. Tre eble la rakonto pri Bovisto kaj Teksistino kortuŝis ŝin, vekis en ŝi memoron pri ŝia malfeliĉa vivo kaj sopiron al vera amo. Ho jes, abunda penso plenis en tiu rigardo.
Pri la aŭtoro de tiu ĉi poemo estis alia respondo, ke ĝin verkis Wang Jian (766?~830?).
Redaktoro: Hu Guozhu