El Dek Naŭ Antikvaj Poemoj X
Diste distas la Bovisto-stelo.
Brile brilas la Teksistin-stelo.
=0/ =0/ -0/ =0/ =0/
=0/ =0/ -0/ -0/ =0/
Svelte svelte per paro da manoj,
Klake klake ŝi teksas laŭ planoj.
=0/ =0/ 0=0/ 0=0/
=0/ =0/ 0=0/ 0=0/
Tutan tagon preti malsukcesas,
Sed larmoj pluve flui ne ĉesas.
=0/ =0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ =0/ =0/ 0=0/
La Rojo estas basa kaj klara.
Kiom longas la distanco bara ?
0=0/ =0/ =0/ 0=0/
=0/ =0/ -0/ =0/ =0/
Base basa la Rojo sin trovas.
Ame ame babili ne povas !
=0/ =0/ 0=0/ 0=0/
=0/ =0/ 0=0/ 0=0/
(Trad. Guozhu)
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
Jen estis la deka peco el la fama poem-serio . Ĝi kantis pri paro da steloj Bovisto kaj Teksistino. Suno, luno kaj steloj en ĉielo super nia kapo ja estas komunaj por homaro. Tamen en kulturoj de malsamaj nacioj ili havas tute nesamajn nomojn, mitojn kaj legendojn enirante poezion. En folkloraj rakontoj de ĉina popolo, Bovisto (Altairo) kaj Teksistino (Vego) estis geedzoj, disigitaj de la Arĝenta Rivero (La Lakta Vojo). Ĉiujare ili nur havis unufojan intervidiĝon vespere en la sepa tago de la sepa monato lunkalendare sur la provizora ponto el pigoj.
La poemo versis ŝajne pri mito, pri amtragedio en la ĉiela felando, sed fakte pri vera amvivo en la homa mondo. La poemo aperis en la lastaj jaroj de la Orienta Han-dinastio (25~220 p.K.), kiam kaoso regis en ĉina socio. Viroj devis plenumi militservon aŭ servutojn, kiuj rompis familiojn kaj kaŭzis disiĝon de geedzoj. Tio donis al virinoj duoblan suferon korpe kaj mense. Longatempa disiĝo de geedzoj estis ilia vivo, disiĝbedaŭro estis ilia ĉiama akompano, kaj revido de geedzoj estis ilia revo. Tiu ĉi poemo versis ĝuste pri tia sento kaj reala vivo en la socio.
La unuaj du versoj skribis respektive de du lokoj: per “diste distas”pri la Bovisto-stelo,per “brile brilas”pri la Teksistino-stelo. Ili ambaŭ estis tiel distaj, kaj tiel brilaj.
La sekvaj kvar versoj skribis speciale pri la Teksistino: Kvankam ŝi teksas tutajn tagojn, tamen neniel sukcesas pretigi rulon, ĉar ŝi dronas en ĉagreno pro sopiro pri sia edzo la Bovisto.
La lastaj kvar versoj estis suspiroj de la poeto:la Arĝenta Rivero, kiu disigas la Boviston kaj Teksistinon, estas klara kaj basa. La Bovisto kaj Teksistino ambaŭ distancas ne tro malproksime; tamen rigardante sin trans la rivero ili ne povas interbabili.
Tiu ĉi poemo sume havis dek versojn, el kiuj tamen ses enhavis vort-ripetojn, t.e. “diste distas”,“brile brilas”,“svelte svelte”,“base basa” kaj “ame ame”. Tiuj vortripetoj per nuancoj faris la poemon modesta, ĉarma kaj interesa.
Redaktoro: Hu Guozhu