El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Moskvo la Moskva Ekspozicio de la Turisma Kulturo de la Imperia Ĝardeno Yuanmingyuan

| 2013-09-03
Bookmark and Share


Rusaj vizitantoj en la ekspozicio

 

    La 31-an de aŭgusto inaŭguriĝis en la Ĉina Kultura Centro de Moskvo, ĉefurbo de Rusio, la Moskva Ekspozicio de la Turisma Kulturo de la Imperia Ĝardeno Yuanmingyuan. Li Hui, ĉina ambasadoro al Rusio, M L Titarenko, prezidanto de la Asocio por Amikeco inter Rusio kaj Ĉinio, reprezentantoj de rilataj departementoj el Pekino, kiuj aranĝis la ekspozicion, kaj amikaj personoj el diversaj rondoj de Rusio kaj Ĉinio ĉeestis la inaŭguron kaj vizitis la ekspozicion.

 

    Dum la ekspozicio oni eksponas kvintesencon de la kulturo en la ĝardeno Yuanmingyuan inkluzive de ĝiaj pejzaĝoj, konstruaĵoj, arto, sciencoj kaj teknologioj. Krome oni aranĝis diversajn interagajn kaj praktikajn agadojn por ke la vizitantoj povu kaj viziti kaj sinamuzi.

 

    Li Hui diris, ke la okazigo de la Moskva Ekspozicio de la Turisma Kulturo de la Imperia Ĝardeno Yuanmingyuan en la "Ĉina Turisma Jaro" de Rusio havas apartan signifon. La ekspozicio estas unu el la gravaj agadoj de la kulturaj komunikadoj inter Ĉinio kaj Rusio en la lastaj jaroj. Li diris: "Ni kredas, ke la ekspozicio akcelos la konon de rusaj amikoj pri la historio de Ĉinio kaj pri ĝia kulturo. Ni esperas, ke pli kaj pli multaj rusaj amikoj vizitos la ĝardenon Yuanmingyuan.

 

    M L Titarenko opinias, ke la ekspozicio pri Yuanmingyuan montras, kiel ĉinoj tiras spertojn kaj lecionojn el la historio kaj faras senĉesajn penadojn por disvastigi sian grandan kulturon. Li diris: "Tio estas respektinda kaj salutinda. Ĉinoj donis al ni ekzemplon. Ĝuste pro tio ni vizitas la ekspozicion pri la historio por sperti la grandan kulturon de la granda popolo."

 

    La ekspozicio finiĝos en la 20-a de septembro.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments