El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Ne Ĉiu Mensogo Estas Kulpo

| 2013-08-26
Bookmark and Share

 

 

    Mia patrino estas tre maljuna, kaj sur ŝia kapo estas neniu nigra haro. Kiam ŝi havis neniun blankan haron sur la kapo, ŝi rakontis al mi multajn historiojn, kiuj ankoraŭ gravuriĝas en mia memoro. La plej profunde memorata rakonto por mi estas pri ŝia avo. Pasis 30 jaroj, sed mi ankoraŭ bone memoras ĉiun vorton de tiu rakonto kaj eĉ la mienon de la patrino dum la rakontado.

 

    "Mia avo foje faris ŝtelon," diris la patrino. "Iun tagon li ŝtele eniris en la legomĝardenon de la najbaro, sed oni rimarkis lin. Kiu vidis lin? La mastro de la ĝardeno. Sed la mastro, vidinte la ŝtelon, sin turnis returne."

 

    Kio? Li turnis sin returne, vidinte, ke oni ŝtelas liajn legomojn? Tiam mi neniel povis kompreni tion. Poste, kiam mi plenkreskis kaj multon spertis en la socio, mi komprenis, ke ĝuste la bonkora mensogo de la mastro savis la deflankiĝontan animon. Bonkore trakti aliajn fariĝis maksimo por mia vivo.

 

    La patrino daŭrigis: "La avo tuj postkuris lin, kiam li vidis, ke la mastro iras returne. Ĉar li kredis, ke la mastro certe akuzos lin. Sed neatendite, tiu homo eniris en sian domon kaj fermis la pordon. Post medito la avo iris frapi je la pordo.

 

    "La pordo estis malfermita, kaj la avo diris al li: 'Vi vidis mian faron.' 'Kion mi vidis? Hodiaŭ la tutan tagon mi restis hejme.' 'Sed vere vi vidis, ke mi ŝtelis viajn legomojn,' diris la avo, 'nun mi jam perdis la vizaĝon.' 'Ho, kion vi diras! Ni estas najbaroj, kaj vi venas certe por demandi pri kulturado de la legomoj, ĉu ne? Vi volu demandi. Miaj legomoj kreskas bone kaj ankaŭ estas bongustaj. Vi ne kredas? Vi volu pruvi.' Ĉe tio li eliris en la ĝardenon, elprenis du grandajn brasikojn kaj enmanigis ilin al la avo."

 

 
 

    De tiam la avo fariĝis tre honesta kaj ĝuis grandan prestiĝon inter la najbaroj.

 

    En la infaneco, kiam mi aŭskultis la rakonton de la patrino, mi sentis honton pro la faro de ŝia avo. Kaj krome, mi ankaŭ miris, ke la patrino tute nature kaj senkaŝe eldiris la ŝtelon de la avo. Kiam mi vere komprenis la rakonton de la patrino, pasis jam 30 jaroj. Mi vidis, ke la rakonto estas plena de amo al la homa digno kaj brilas per la nobla virto de la homoj.

 

    Mia patrino lernis nur tri monatojn. Iu el ŝiaj parencoj estis instruisto, kaj ŝi senpage lernis ĉe li tri monatojn. Sed ofte okazas, ke mi, kiu lernis 15 jarojn, devas uzi tre longan tempon por kompreni multajn similajn rakontojn de la patrino.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments