El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la ekspozicio Macmondo en Azio

| 2013-08-26
Bookmark and Share

 

 

Fermo de la ekspozicio Macmondo en Azio

 

 

    La 25an de aŭgusto en la Ĉina Nacia Konferenca Centro fermiĝis la ekspozicio Macmondo en Azio. Kun la temo "novigo difinas la estontecon" ĝi altiris ĉirkaŭ 500 entreprenojn, inkluzive tiujn de movebla interreto, interaktiva amuzado, produktoj kaj servoj de la kompanio Apple, kaj debutis en ĝi ĉirkaŭ cent novaj produktoj.

 

    Macmondo iniciatita de la Internacia Datuma Grupo de Usono estas profesia ekspozicio pri produktoj de Macintosh. De la jaro 2011 la grupo kaj la Invest-Akcela Buroo de Pekino kune aranĝas la ekspozicion.

 

    Kadre de la ekspozicio okazis internacia forumo de datumoj, en kiu 112 gastoj prelegis pri entreprenado de movebla interreto, interreta komerco kaj tendenco de movebla pag-merkato, novigo de hardvaroj, movebla interaktiva amuzado ktp.

 

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments