El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 22-a Ĉina Silkvoja Turpan-a Vinbera Festivalo

| 2013-08-22
Bookmark and Share

 

Diversaj vinberoj 

"Turpan-a nagham" prezentita de lokaj artisoj  

 

    La 20-an de aŭgusto en la urbo Turpan de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en la nordokcidenta parto de Ĉinio inaŭguriĝis la 22-a Ĉina Silkvoja Turpan-a Vinbera Festivalo, kies temo estas "Harmonio". La vizitantoj en la festivalo povas gustumi pli ol cent specojn da vinberoj.

 

     La vinberoj en Turpan estas famaj pro siaj dolĉa gusto kaj suko abunda. En tiu ĉi festivalo okazas granda aktivado de vinbero-prenado, taksa kunveno de ruĝa vino, montgrimpa konkurso, ekspozicio de vinberoj, kolektiva geedziĝa ceremonio kaj memora ceremonio de karez-o (subtera kanalo konstruita por kolekti subteran akvon).

 

    Finiĝos la festivalo en la 5-a de septembro.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments