El Popola Ĉinio>Esperantujo>

SAT pripensas liberigon de PIV

| 2013-08-21
Bookmark and Share

 

 

    La Plenum-Komitato de SAT studos, kiel kaj kiam en plej oportuna maniero malfermi la enhavon de Plena Ilustrita Vortaro por libera uzo. Tion decidis la kongreso de SAT en Madrido. La kongreson kun cento da partoprenantoj karakterizis abunda kultura programo, manĝo por ĉies gusto kaj fruktodona kontakto kun lokaj maldekstraj politikaj aktivuloj.

 

    Iom pli ol 100 membroj kaj nemembroj de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) partoprenis ĝian 86-an Kongreson en Madrido, kiu okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto sub la devizo "Esperanto: taŭga ilo por sociaj luktoj". La organizantoj estis plejmulte anoj de SATeH (SAT en Hispanio).

 

    La kongresejo estis komforta studenta domo en la universitata kvartalo, kie oni loĝis, manĝis kaj disponis taŭge ekipitajn salonojn, eĉ klimatizitajn. Vegetaranoj kaj veganoj kontentis kaj instigis noti en la Gvidrezolucio, ke "ĉi-jare ĉiu kongresano povis manĝi laŭ propra dieto".

 

    Kongresanoj multe laŭdis la organizantojn, kiuj kaj ebligis kontaktojn kun lokaj maldekstraj neesperantistoj kaj prizorgis akuratan disvolviĝon de la kongreso, kies programeroj estis pli abundaj ol en kelkaj pasintaj jaroj. Sekvis tritaga postkongreso konsistanta el tuttagaj ekskursoj.

 

    Grava parto de ĉiu SAT-kongreso estas la malfermaj tutmatenaj laborkunsidoj, kie oni traktas ĉiujn aferojn de la Asocio -- ĉi-jare kvin. Apartajn kunsidojn havis la frakcioj ekologia, sennaciista, komunista, liberecana, la Vegetara Sekcio kaj la Poresperanta Fako.

 

    Aparte riĉa estis la kultura flanko de la kongreso. Koncertis Jomo dum tuta vespero, kantis parto de la koruso Interkant', gvidata de Franjo Leveque, kaj unu el la altaj punktoj estis la apero de la indignula koruso Solfónica, kies scenejo estas plej ofte la stratoj kaj placoj. Miguel Fernández deklamis el sia nova libro Poezio: armilo ŝargita per futuro, kolekto de socie engaĝita, revolucia poezio ĵus eldonita de SATeH.

 

    La kontaktiĝo kun hispaniaj politikaj aktivuloj okazis en pluraj aranĝoj. En podia diskuto de aktivuloj de la gazetoj Tierra y Libertad, Germinal, CNT, Estudios kaj de la traduk-reto Tlaxcala okazis opini-interŝanĝo pri "Esperanto ekster Esperantujo -- Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj".

 

    Ĉi-konekse la kongresa Deklaracio notas la pretecon "en liberecanaj kaj aliaj maldekstraj medioj uzi Esperanton kiel identecan signon, interalie per situigo de la lingvo en kolofonoj kaj artikolresumoj, kaj ekuzo de la lingvo en plurlingvaj retejoj". Dum unu ekskurso granda grupo de kongresanoj vizitis la anarki-sindikatistan sindikaton CNT. Du membroj de tiu senhierarkia, senfunkciula sindikato klarigis ĝian funkcimanieron.

 

    Estis montrita la filmo Mondcivitanoj en ĉeesto de la reĝisorino Natalia Román kaj aktivulo de movado kontraŭ polica ĉikanado de senlegitimilaj enmigrintoj. La filmo montras kaj diversmaniere reflektas la situacion de enmigrintoj en Hispanio. Aperas en ĝi Pedro Sanz, aktivulo de SATeH, kiu prezentis la ideon de sennaciismo al la hispanlingva publiko.

 

    Salutis la kongreson homoj kaj grupoj, kun kiuj SAT-anoj havas rilaton: interalie la poeto kaj aktivulo en la Unuiĝinta Maldekstro (Izquierda Unida) Luis Garcia Montero, la disktrikta federacio de Bais Llobrega de CGT, la Komisiono pri internacia solidareco de la Industriaj Laboristoj de la Mondo (IWW), la Laborista kunordigantaro (COS) kaj Alan Woods de la Internacia Marksisma Tendenco (IMT). Dum la kongreso Tonyo del Barrio prelegis pri Esperanto kaj SAT por eksteraj vizitantoj.

 

    La laborkunsidoj devis dediĉi multe da tempo al du malsufiĉoj en la aktuala SAT-agado. Unue, la neregula aperado de Sennaciulo evidentigas, ke necesas fortikigi la redaktan skipon kaj aktivigi pli da verkemuloj en la membraro. Dum la kongreso oni faris kelkajn paŝojn tiudirekte -- kaj oni vidos dum la venonta jaro, ĉu ili sufiĉis.

 

    Due, oni devis konstati, ke lamas precipe (sed ne nur) la anglalingva informado pri Esperanto kaj SAT. Pri nacilingva informado okupiĝas kaj SAT mem kaj ĝiaj LEA-oj (kontrakte kunligitaj lingvoregionaj resp. landaj asocioj). Malvigliĝis SATEB, la brita LEA.

 

    La kongreso rezoluciis, ke la Plenum-Komitato estigu "la teknikan bazon de retpaĝaro celanta informi ne-esperantistojn pri SAT, komencante laŭeble per informado en la angla". Kvankam la LEA-oj ne estas "filioj" de SAT kaj mem havas la finan decidrajton, kongresanoj sugestis pristudi la eblon rekonstitui kelkajn el ili laŭ la lingvoregiona principo. Tio koncernas precipe la britan SATEB kaj la hispanian SATeH, nun landaj asocioj, sed potenciale agadpovaj en la tutaj mondregionoj anglalingva kaj hispanlingva. Tio restas ne ĝisfine eldiskutita.

 

    La agado de Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) povas pli kontentigi. Aperis finfine, kvankam kun ĝena malfruo, la longe atendita filmo Esperanto de Dominique Gautier, kiun SAT-EFK financis. Kongresanoj spektis ĝin apreze kaj planis ĝian disvastigon. Montrinda estas nova bildrakontaro de Serĝo Sir': BoRoKo -- Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj, volumo de bildstrie rerakontitaj klasikaj verkoj. Ambaŭ vendiĝis en la libroservo kune kun pluraj aliaj novaj eldonaĵoj de SAT-EFK.

 

    La kongreso dum sia fina laborkunsido rezoluciis ankaŭ, ke "la PK [Plenum-Komitato] studu kiel oportune liberigi la datumojn de PIV, kiam la kondiĉoj permesos", kaj ke "la PK kontraktu kun la redaktantoj de PV por ĝia papera eldono kiel eble plej baldaŭ".

 

    La debato pri la maniero kaj grado de tiu "liberigo" tamen ĵus komenciĝis. Pli frue aperis la ideo pri plena "liberigo" de la datumoj, sed ankaŭ ekzistas la ideo pri konservo de la kopirajto kaj malmultekostaj PIV-eldonoj en ne-riĉaj mondopartoj. Pro tempomanko diskuto pri la respektivaj meritoj de la du vidpunktoj ne okazis dum la kunsido, sed ĉiuj konsentis pri la formulo, laŭ kiu la Plenum-Komitato studu la demandon.

 

 

Raportis Gary Mickle

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments