El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La Opia Milito (II)

| 2013-08-20
Bookmark and Share

 

 

  En novembro de 1840 Ki Ŝan atingis Kantonon. Por favori la agresantojn, li eĉ ordonis malkonstrui la militajn fortikaĵojn, redukti la mararmeon, malorganizi la surmaran milicion kaj puni la kontraŭbritajn generalojn. En januaro de 1841, Ki Ŝan nesankciite subskribis la naciperfidan "Ĉuanbi-an Projektan Traktaton", en kiu estas konsentitaj koncesio de Hongkong, kompenso de la perdo kaŭzita de la forbruligo de opio kaj aliaj agresaj postuloj. La imperiestro de Qing-dinastio opiniis, ke koncesio de la teritorio kaj kompenso de la perdo difektas la "dignon de la imperiestro de Qing-dinastio". Li denove decidis batali kontraŭ Britio kaj sendis generalon Ji Ŝan al Kantono por gvidi militan aferon. Tamen Ji Ŝan ne havis firman decidon por la batalo kaj ĉiutage diboĉis en Kantono.

 

  Ĉar li ekstreme malamis la popolon, li elmetis la reakcian principon "pli grave gardi kontraŭ la popolo ol kontraŭ la agresantoj". En milita afero li esperis akiri facilan venkon per aventura surprizatako kontraŭ la malamikoj. Sed, je la ekbatalo lia trupo jam suferis de malvenko. En majo, li subskribis humiligan "Kantonan Pacigan Traktaton" kun la malamikoj, laŭ kiu la armeo de Qing-dinastio devis sin tiri el la urbo Kantono fore je 30 kilometroj. Poste la registaro de Qing-dinastio pagis 6,000,000 arĝentajn dolarojn al Britio por reakiri la urbon.

 

  Kontraŭe al la registaro de Qing-dinastio, kiu praktikis pasivan reziston kaj kapitulacon, la ĉina popolo kun glora revolucia tradicio ĉiam persistis en la batalo kontraŭ la agreso de Britio.

 

  Post kiam la brita agresa armeo eniris en la urbon Kantonon, ĝi ĉie masakris homojn, ofendis virinojn kaj forrabis havaĵojn. Tio multe indignigis la tieajn popolanojn, kaj ili decidis forte puni la agresantojn. Je la 29-a de majo, kiam la britaj armeanoj rabis havaĵojn en Sanyuanli en la norda antaŭurbo de Kantono, legomkulturisto Vej Ŝaŭguang kaj aliaj tuj brave batalis kontraŭ ili kaj ĉeloke mortigis kelkajn malamikojn. Konsiderante ke la malamikoj nepre faros venĝon, la popolo de Sanyuanli unuigis kamparanojn de 103 apudaj vilaĝoj kaj organizis sin en kontraŭbritan trupon kun kelk-mil homoj. En la sekvanta tago, pli ol 1000 britaj agresantoj kun pafiloj kaj kanonoj arogante invadis Sanyuanli. La bone sin preparinta Sanyuanli-a popolo unue allogis la agresantojn al iu valo, kaj poste tuj je tamtamado la embuskantaj kamparanoj kun glavoj, lancoj kaj pioĉoj en siaj manoj sturmis malsupren de la monto kaj sieĝis la malamikojn. La batalo daŭris ĝis la tagmezo. Subite ekfulmis kaj ektondris. En la torenta pluvego la Sanyuanli-a popolo plene fiaskigis la malamikojn. Iuj el la agresantoj konsternite forkuris, kaj la aliaj surgenuiĝis por petegi indulgon. En la batalo la Sanyuanli-a popolo akiris grandan nombron da trofeoj. Kuraĝigate de la triumfo ĉe Sanyuanli, kelkdek mil popolanoj de Kantono sieĝis Sifang-an Kanon-fortikaĵon de la agresa armeo kaj ĵetis la lastan en grandan panikon. Poste la agresa armeo estis savita el la sieĝado nur dank' al protektado farita de kapitulacaj ŝtatoficistoj de Qing-dinastio. Tiu kontraŭbrita batalo skribis brilan paĝon en la ĉina moderna historio. Ĝi subigis arogantecon de la malamikoj kaj multe levis la batalan volon de la ĉina popolo por rezisti kontraŭ fremdlanda agreso.

 

  Ankaŭ ĉe la marbordoj de Gegiang, Jiangsu kaj aliaj provincoj, la brita agresa armeo renkontis fortan rezistadon de la ĉinaj armeanoj kaj popolanoj. En aprilo de 1841, por akiri pli multan privilegion en Ĉinio, la britaj agresantoj decidis plivastigi la agresan militon. En oktobro, ili refoje okupis la marbordajn urbojn Dinghai, Ĝenhaj kaj Ningbo. La kamparanoj de orienta Gegiang meminiciate sin organizis, brave batalis kontraŭ la malamikoj kaj mortigis multajn britajn agresantojn en kelkaj monatoj. La Taiwan-aj armeanoj kaj popolanoj de nia lando dufoje repuŝis atakojn de la britaj militŝipoj.

 

 

 

 Uniformoj, sabro kaj sigelilo de la britaj agresantoj, batalakiritaj de la Sanyuanli-a Kontraŭbrita Korpuso de Kantono

 Opikontrabanda ŝipo ankranta ĉe Lingtingjiang de Guangdong en 1839

 

 

  En junio de 1842, la brita armeo entrudiĝis en Jangzi-riveron. Cen Huaĉeng, preskaŭ 70-jara komandanto de Giangnan, gvidis oficirojn kaj soldatojn en brava defendado de la kanon-fortikaĵo de Vusong, vundis kelkajn malamikajn militŝipojn kaj fine oferis sian vivon en la sangbatalo. La brita armeo daŭre sin direktis okcidenten laŭ Jangzi-rivero. La ambaŭborda popolo persistis en batalo kaj senĉese surprizatakis la britan armeon kaj bruligis malamikajn ŝipojn. En julio, kiam la brita armeo atakis Gengiang, la tieaj patriotaj oficiroj kaj soldatoj kaj popolanoj faris fortan rezistadon. Iu brita oficiro diris: "Multaj ĉinaj soldatoj sturmis nian armeon fronte al bajonetoj. Iutempe ili eĉ kaptis niajn soldatojn kaj malsupren saltis de la urbomuro brakumante ilin." Parolante pri la batalo ĉe Gengiang la revolucia instruisto Engels montris: "Se tiuj agresantoj ĉie suferus saman reziston, ili absolute ne povus atingi Nankinon."

 

  En aŭgusto, la brita militŝiparo proksimiĝis al Nankino. La registaro de Qing-dinastio estis timigita de t. n. supera milita forto de la agresantoj. Timante, ke plene bankrotos ĝiaj militaj fortoj pro daŭrigo de la milito kaj leviĝos la popolo por renversi ĝian regadon profitante la ŝancon, la registaro de Qing-dinastio perfidis naciajn interesojn kaj kapitulacis al la agresantoj. La milito malvenkis ĝuste pro la naciperfida linio de la registaro de Qing-dinastio malami la popolon enlande kaj kapitulaci al fremdaj landoj. La 29-an de aŭgusto, la britaj agresantoj devigis delegiton de la registaro de Qing-dinastio subskribi la naciperfidan "Nankinan Traktaton".

 

  La "Nankina Traktato" inter Ĉinio kaj Britio estis la unua neegalrajta traktato trudita de fremdlanda kapitalismo al Ĉinio en la ĉina moderna historio. Ĝia ĉefa enhavo inkluzivis la koncesion de Hongkong, pagon de 21,000,000 arĝentaj dolaroj por kompensi la perdojn kaŭzitajn de la forbruligo de opio kaj la milito, malfermon de kvin urboj Kantono, Xiamen, Fuzhou, Ningbo kaj Ŝanhajo kiel komercaj havenoj kaj interkonsenton pri dogano. Nelonge post tio, Britio akiris "konsulan jurisdikcion" kaj "unuflankan traktadon de la plej favorata lando" per la aldonita traktato.

 

  Ankaŭ aliaj kapitalismaj potencoj de Eŭropo kaj Ameriko unu post alia venis al Ĉinio kaj devigis la registaron de Qing-dinastio subskribi neegalrajtajn traktatojn, nome la "Vanghia-an Traktaton" inter Ĉinio kaj Usono, la "Huangpu-an Traktaton" inter Ĉinio kaj Francio tiel ke ili akiris kaj plivastigis diversajn agresajn privilegiojn.

 

  Post la Opia Milito, la naturo de la ĉina socio kaj tiu de la ĉina revolucio radikale ŝanĝiĝis. Antaŭ la milito, Ĉinio estis sendependa lando kun feŭda memsufiĉa natura ekonomio. Post la milito, la suvereneco de la ĉinaj teritorio, jurisdikcio, dogano kaj aliaj aferoj estis atencitaj. Por forpuŝi la ĉinajn metiindustriaĵojn el la merkato, la kapitalismaj landoj grandkvante dumpingis siajn varojn en Ĉinio utiligante sian privilegion. Tio bankrotigis grandan nombron da kamparanoj kaj metiistoj, ruinigis la bazon de la natura ekonomio kaj turnis Ĉinion paŝon post paŝo en duonkolonian kaj duonfeŭdan socion. Antaŭ la Opia Milito la kontraŭdiro inter feŭdismo kaj la vastaj popolamasoj estis la ĉefa kontraŭdiro de la ĉina socio. Post la milito la kontraŭdiro inter imperiismo kaj la ĉina nacio fariĝis la plej ĉefa el ĉiuj kontraŭdiroj en Ĉinio. Depost tiam la ĉina popolo ekprenis sur sin la du taskojn oponi kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo, kaj la ĉina revolucio paŝis en la novan historian periodon — la periodon de la burĝa demokratia revolucio.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments