El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksponiĝas en Pekino ceramikaĵoj

| 2013-08-20
Bookmark and Share

 

 

 Zhang Shouzhi kaj liaj verkaĵoj

 Te-servicoj eksponataj

 

    La 18-an de aŭgusto en Pekino malfermiĝis ekspozicio de ceramikaĵoj desegnitaj de Zhang Shouzhi, ĉina majstro de ceramikaĵ-farado, kaj tiuj de lia edzino. Eksponitaj ceramikaĵoj estas iliaj verkaĵoj en la pasintaj 60 jaroj.

 

    81-jara artisto Zhang Shouzhi diris, ke por taksi ceramikaĵon, oni devas konsideri ĝian teknikan nivelon kaj ankaŭ ĝian artan nivelon. Ĉinio estas antikva lando de ceramikaĵoj, nun la kvanto de la ceramikaĵoj produktitajn en la lando anstataŭis la kvaliton de ĝiaj produktoj ceramikaj, kaj la lasta iĝas malantaŭ tiu de Japanio kaj Eŭropo. "Ni ne havas faman markon de ceramikaĵoj en la mondo de post la fondiĝo de la nova Ĉinio en la jaro 1949." Zhang Shouzhi diris daŭre, ke laŭ la tradicia kulturo de Ĉinio, bonaj ceramikaĵoj kongruas bongustaĵojn, sed nun ĉinaj familioj uzas ceramikaĵojn produktitajn por eksterlandanoj, kaj ĉinaj restoracioj uzas blankajn ceramikaĵojn kreitajn laŭ la okcidenta stilo. Mankas al ĉinaj kompanioj novigaj ceramikaĵoj. Laŭ Zhang, estas misio de artistoj en la kampo, ke Ĉinio povas fariĝi grava lando, kiu kreas ceramikaĵojn anstataŭ nur fabriki ilin.

 

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments