El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La Opia Milito (I)

| 2013-08-20
Bookmark and Share

 

 

    En la periodo de 1840--1842, la registaro de la brita burĝaro faris agresan militon kontraŭ Ĉinio por prirabi la landon kaj protekti kriman opian negocon. Tio estis la Opia Milito. Por defendi la patro-landon kaj rezisti kontraŭ la agreso la ĉina popolo brave leviĝis al batalo kaj per tio malfermis novan paĝon de la ĉina moderna historio.

 

    En la kvardekaj jaroj de la 19-a jarcento, Britio, Francio, Usono kaj aliaj landoj jam evoluis en kapitalismajn landojn. Britio, plej disvolviĝinta en industrio, superregis la tutan mondon, kiel kolonia potenco n-ro 1. Por ĉasi altan profiton britaj kapitalistoj urĝe bezonis pli vastan eksterlandan merkaton por dumpingi siajn industriaĵojn kaj rabi malkarajn industriajn krudmaterialojn. Ĉinio kun vasta teritorio, abundaj riĉfontoj kaj grandnombra loĝantaro fariĝis ilia agresa celobjekto.

 

    En tiu tempo, Ĉinio regata de Qing-dinastio sin trovis en la lasta periodo de la feŭda socio, kaj la memsufiĉa natura ekonomio kun la malgranda kamparana ekonomio kaj familia metiindustrio en kombino ankoraŭ okupis la ĉefan lokon. Ĉar vestaĵoj kaj ĉiutagaj vivbezonaĵoj de la malriĉaj kamparanoj plejparte estis faritaj de ili mem per la manoj, Britio trovis malmultajn aĉetantojn en Ĉinio por siaj kotonŝtofo, drapo kaj aliaj industriaĵoj. En la komenca periodo de la normala komercado kun Britio, Ĉinio ĉiam havis favoran saldon. Por aĉeti ĉinajn teon kaj silkon, la britaj kapitalistoj devis pagi al Ĉinio multajn arĝentajn monerojn. Por ŝanĝi tian staton kaj akiri altan profiton, la britaj kapitalistoj trovis eksterordinaran varon — opion. Ili grandkvante dumpingis opion sur la merkato de Ĉinio per malnoblaj rimedoj de armita kontrabando kaj subaĉetado de ĉinaj ŝtatoficistoj. Ankaŭ Usono kaj cara Rusio partoprenis en la krima kontrabando de opio al Ĉinio. Dum la 40 jaroj antaŭ la Opia Milito, Usono kaj Britio ŝtele enportis pli ol 400,000 kestojn da opio en Ĉinion.

 

Jen la komanda fago uzata de la Sanyuanli-a popolo en sia rezisto kontraŭ la britaj agresantoj 

Jen Sanyuan-templo, kie la Sanyuanli-a popolo kolektiĝis en 1841 por rezisti kontraŭ la brita agresado. 

 

    Opio tajde torentis en Ĉinion, kaj sekve ĉina arĝento grandkvante fluis eksterlanden. La kvanto de la ĉina arĝento perdita en la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la 19-a jarcento superis 100,000,000 uncojn. La feŭdaj regantoj transigis gigantan monsumon konsumitan por fumi opion sur la kamparanojn kaj metiistojn, kaj multe pezigis ŝarĝon sur la laboranta popolo. Krome, la opio rekte toksis la korpon de la ĉina popolo. Ĝuste kiel Marks indigne montris: "Kontraŭleĝa opia negoco ĉiujare plenigas la ŝtatan kason de Britio per difektado de homa vivo kaj koruptado de moralo."

 

    La ĉina popolo, kiu profunde suferis de opio, forte postulis malpermesi opifumadon kaj opinegocadon. Ili nomis opion vipuro, opikontrabandan ŝipon diabla ŝipo kaj fremdlandajn agresantojn tigroj kaj lupoj. La kapitulacemaj ŝtatoficistoj en la regantaro de Qing-dinastio, kiuj havis striktan rilaton kun interesoj de opinegoco pro opifumo kaj opivendo kaj estis subaĉetitaj, ĉiamaniere protektis la opian kontrabandon kaj subfosis la batalon kontraŭ la prohibicio de opio. Aliaj patriotaj ŝtatoficistoj kun Lin Zexu kiel la ĉefo vidis la seriozan rezulton kaŭzitan de la opia inundo kaj maltrankvile kriis: Se la afero tiel daŭros, do post kelkdek jaroj Ĉinio ne havos oficirojn kaj soldatojn por batali kontraŭ malamikoj kaj monon por provizi la armeon. Ili pledis por protekti la interesojn de la feŭda lando kaj rigore efektivigi opiprohibicion. Konsiderante la profundiĝon de la socia krizo, la ŝanceliĝon de sia regado kaŭzitajn de la opia inundo kaj la amasan batalon por opiprohibicio, la imperiestro en la regperiodo Daoguang devigite sendis Lin Zexu kiel revizoron al Kantono por kontroli kaj prohibicii opion.

 

    En marto de la jaro 1839, Lin Zexu venis al Kantono kaj firme esprimis: "Mi kiel revizoro ne revenos al Pekino se opio ne estos komplete prohibiciita." Subtenate de la popolo li alprenis decideman rimedon de opiprohibicio kaj severe ordonis ke fremdlandaj opikomercistoj donu la tutan kvanton da opio kaj samtempe faru promeson "neniam plu alporti opion en estonteco". La usonaj kaj britaj opikomercistoj devigite donis pli ol 20,000 kestojn da opio kun pezo de pli ol 1,150 tunoj. Je la 3-a de junio, sur la marstrando de Humen Lin Zexu ordonis forbruligi la tutan kvanton da konfiskita opio en ĉeesto de vastaj popolamasoj. Dum pli ol 20 tagoj de la bruligado de la opio, miloj kaj dekmiloj da homoj alrapidis tien de proksimaj kaj foraj lokoj por rigardi. La forbruligo de la opio en Humen estis grava venko de la opiprohibicia batalo en Ĉinio. Ĝi peze batis fremdlandajn agresantojn kaj enlandajn kapitulacistojn kaj manifestis al la tuta mondo firman revolucian volon de la ĉina popolo en oponado kontraŭ la fremdlanda agreso.

 

    La agresa milito de la brita burĝaro kontraŭ Ĉinio estis longe kovita. Post la hontinda bankroto de la opinegoco, la brita registaro malkaŝe faris agresan militon sub la preteksto de protekto de la komerco.

 

    En junio de 1840, Britio ekspedis pli ol 40 militŝipojn por invadi la provincon Guangdong. Sub la komandado de Lin Zexu, la armeanoj kaj popolanoj de Kantono jam antaŭ longe faris bonan dispozicion por rezisti kontraŭ la malamikoj. Oni instalis ĉe la enirejo de Perlo-rivero flosojn kaj fer-ĉenojn, tie nove konstruis kanon-fortikaĵojn kaj samtempe mobilizis tieajn fiŝistojn por organizi surmaran milicion. Tiamaniere la brita agresa trupo ne povis surteriĝi en Guangdong kaj devis sin direkti norden laŭ la marbordo. En aŭgusto, la britaj militŝipoj entrudiĝis en la maron ĉe Tianjin tra Bohai-golfo por minaci la registaron de Qing-dinastio per milita forto. La forte terurita putra imperiestro de Qing-dinastio decidis cedi al la agresantoj. Li ordonis senigi Lin Zexu je la ofico kaj sendis Ki Ŝan, kiu pledis por kapitulaco, al Kantono por trakti kun la britaj agresantoj.

 

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments